Imprimi potest

“Imprimi potest”, “Nihil obstat” kaj “Imprimatur” ĉe la eldonita en 1953 angla traduko de la libro “De Christiana expeditione apud Sinas” de Matteo Ricci SJ kaj Nicolas Trigault SJ

Imprimi potest (latine Povas esti presata) en la Katolika Eklezio estas oficiala deklaro, kiu povas esti donita fare de estro de monaĥa ordeno al verko pri teologia temo, se tiu verko pretendas esprimi katolikan vidpunkton kaj la aŭtoro estas ano de la ordeno.

Ĉiu teologia verko, kiu deklaras sin katolika devas ricevi aprobon, kiu havas du stadiojn: “Nihil obstat” (latine Nenio obstaklas) de cenzuristo (latine Censor Librorum) kaj “Imprimatur” (latine Estu presata) de episkopo. Ambaŭ atestas, ke la verko ne enhavas tezojn, kiujn kontraŭas al la doktrino de la Katolika Eklezio.[1]

Se teologian verkon skribis ano de monaĥa ordeno, do antaŭ “Imprimatur” kaj krom “Nihil obstat” la aŭtoro devas de la estro de sia ordeno aŭ de rajtigita de tiu persono ricevi permeson, konatan kiel “Imprimi potest”.[2]

Por novaj eldonoj kaj reeldonoj necesas nova permeso. [3]

Referencoj

  1. Kodo de Kanona Juro, kan. 830
  2. Kodo de Kanona Juro, kan. 832
  3. Kodo de Kanona Juro, kan. 829

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.