Ian Holm
Siro Ian HOLM CUTHBERT, KBE (naskiĝis la 12-an de septembro 1931 en Goodmayes, Essex - mortis la 19-an de junio 2020, en Londono), estis brita aktoro kiu komence gajnis larĝan rekonon kiel teatra aktoro. Li poste iĝis konata pro roluloj en filmoj kiel Alien (Eksterterano), Chariots of Fire, Brazil kaj The Sweet Hereafter. En la Mastro de l' Ringoj kaj La Hobito filmtrilogio (en) li prenis la rolon de Bilbo Baggins [1].
Vivo
Post studado en RADA, Holm prezentis plurajn fojojn ĉe la Royal Shakespeare Company antaŭ komenci en televido kaj filmo. En 1977, Holm aperis en la televidmini-serie Jesus from Nazareth, kaj la sekvan jaron li havis rolon en la premiita televidserio The Lost Boys. Por lia portretado de trejnisto Sam Mussabini en la filmo Chariots of Fire (1981), Holm ricevis premion dum la Festivalo de Cannes, krom nomumo al la Oskaro en la kategorio de plej bona dua aktoro. En la 1980-aj jaroj, Holm havis plurajn rolojn en filmoj kiel ekzemple Time Bandits (1981), Greystoke - The Legend of Tarzan, Lord of the Apes (1984) kaj Brazil (1985).
Holm vere iĝis konata en 1997 kun du elstaraj roloj, unue kiel la pastro Vito Cornelius en La Kvina Elemento kaj poste kiel advokato en The Sweet Hereafter. En 2001, Holm ĉefrolis en la filmo From Hell, kiel la kuracisto William Withey Gull. En la sama jaro, li prezentiĝis kiel Bilbo Baggins en La Mastro de l' Ringoj: La Kunularo de la Ringo. Holm reaperis en la trilogio kun apero en La Mastro de l' Ringoj: La Reveno de la Reĝo (2003). Li revenis en la rolo de Bilbo Baginzo en la filmo La Hobito: Neatendita Vojaĝo.
Holm estis nomumita por Premio Emmy dum du okazoj, respektive en 1999 por ŝia efikeco en King Lear, kaj por apoga rolo en la HBO- filmo The Last of the Blond Bombshells en kiu li aktoris kune kun Judi Dench, en 2001. Holm ankaŭ dublis al multaj britaj televiddokumentarioj kaj reklamvideoj. Holm estis ankaŭ en du el la filmoj de reĝisoro David Cronenberg, respektive Naked Lunch (1991) kaj eXistenZ (1999). Al Holm estis premiita la Ordeno de la Brita Imperio en 1990 por sia kontribuo al brita dramo kaj filmo. Li ricevis la honortitolon Siro en 1998 [2][3].
Filmoj
- Robin and Marian (1975)
- Time Bandits (1981),
- Greystoke - The Legend of Tarzan,
- Lord of the Apes (1984)
- Brazil (1985)
- Naked Lunch (1991)
- eXistenZ (1999)
Referencoj
- ↑ Mel Gussow (2020) "Ian Holm, Malleable Actor Who Played Lear and a Hobbit, Dies at 88" The New York Times. Published 19 June 2020. Retrieved 20 June 2020.
- ↑ Ian Holm obituary: an actor of many facets (21a de Junio 2020). Arkivita el la originalo je 14a de Februaro 2021. Alirita 7a de Februaro 2021 .
- ↑ "Sir Ian Holm: Lord of the Rings and Alien star dies aged 88", BBC News, 19 June 2020.
Eksteraj ligiloj
- Ian Holm ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Ian Holm ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Nekrologo: Ian Holm de BBC Novaĵo. Eldonita la 19an de junio 2020.
- Siro Ian Holm nekrologo de La Gardanto. Aŭtoroj – Mikaelo Billington kaj Ryan Gilbey. Eldonita la 19an de junio 2020.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

