IPTV
| IPTV | ||
|---|---|---|
| interreta servo | ||
IPTV (Angla akronimo por: Internet Protocol Television (IPTV)) estas sistemo tra kiu servo de cifereca televido estas liverata uzante arkitekturon kaj retajn metodojn de la interret-protokola vico sur pakkomuta reta infrastrukturo kun regata servkvalito, t.e., la larĝbenda interneta alirreto, anstataŭ esti liverata tra tradicia radifrekvenca dissendo, satelita signalo, kaj kabla televido (CATV) formatoj. Vidu Interreta televido.
Ecoj

Sub la termino IPTV, ariĝas la rekta televido, la video laŭ peto (angle: Video on Demand aŭ (VoD)) kaj la postdissenda televido (angle Catch-up TV). La livermetodoj estas diversaj. La rekta televido uzas IP -multikastan solvon, kio ebligas sendi la signalon nur unufoje al pluraj personoj. La VoD kaj la postdissenda televido uzas IP-unikast-an solvon (Tiom da fluoj kiom da celoj). Ĝi uzas la saman infrastrukturon, kiel la interreta aliro, sed kun rezervita flurapido.
En Francio, ofte ĝi estas en la interretabona oferto altrapida. La interretaliraj provizistoj parolas pri oferto triopa (Interreto, telefono, televido).
Historio
- En 1992, Steve Caser, por solvi la problemon de la limigita nombro da routeur kapablaj je IP-multikasto kaj la manko de adresoj en IPV4 proponas virtualan reton nomatan MBone.
- En 1995, la kompanio "Precept Software" ekvendis la produkton IP/TV. La kompanio aĉetita en 1995 de Cisco fariĝas marko.
- En Septembro 1999, Kingston Communications, regiona angla operatoro, lanĉas la oferton KIT (Kingston Interactive Television) enhavantan servon de IPTV kaj de Vod sur ADSL.
Avantaĝoj/malavantaĝoj
La IP-a teknologio ebligas la uzon de la interfaco far pluraj internetaj aplikoj, VOIP). Plie, la kodiloj, pli kaj pli efikaj (MPEG-2, MPEG-4 kaj VC-1) ebligas ŝpari la pasbendon.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

