Humaoj
| Humaoj | |
|---|---|
| etno | |
| Usonaj indianoj | |
| Ŝtatoj kun signifa populacio | |

La Humaoj (angle Humas people) estas indianaj indiĝenoj el Luiziano, Usono. Ili formas franclingvan indianan tribon ekde la malapero de ilia denaska lingvo dum la franclingva koloniisma epoko (Franca Luiziano). La Humaoj donis sian nomon al la urbo Houma (Luiziano).
La malkovro de petrolo estis atako sur la indiĝenaj rajtoj de la Humaoj. Ili estis forpelitaj de siaj teritorioj kaj ne povis profiti de la financaj gajnoj kiun faris la petrola industrio.
La Humaoj formas komunumon de proksimume 15 000 personoj.
Meze de la 20-a jarcento la United Houma Nation organizis sin en loka registaro kaj organizis balotojn. Ili estas fine agnoskitaj en oktobro 2014 fare de la federacia registaro de Usono.
La usona Luiziano (Louisianne)
Post kiam Napoleono Bonaparte vendis Luizianon al Usono en 1803, la franclingva luiziana socio daŭre vivis laŭ siaj propraj reguloj kaj parolis la francan dum preskaŭ la tuta 19-a jarcento. Estas nur komence de la 20-a jarcento ke tiu situacio ŝanĝiĝis kiam la luiziana ŝtato malpermesis la uzadon de la franca, samkiel por la lingvo de la Humaoj, la Kaĵunoj kaj la luiziananoj kiuj parolas la luizian-kreolan francan.
Franclingvio
Ekde la dua duono de la 20-a jarcento, la Humaoj postulas la apartenon al franclingvio samrajte kiel la Kaĵunoj kaj la kreoloj de Luiziano[1]. Kvankam la gejunuloj estas franclingvanoj kaj ke ili eklernas la anglan kun la celo sin integri en la usona socio, la lingva kaj kultura kunlaboro kun la franca konsulejo plifortiĝis[2].
Klimata ŝanĝo
Suda Luiziano pli ol aliloke en Usono suferas de inundoj. La insulo Jean Charles ekzemple jam estas loko kie la klimata ŝanĝo plej forte kaj rapide manifestiĝis[3].
Vidu ankaŭ
(Angla vikipedio) Houma (urbo)
Referencoj
- ↑ france Gilles-Antoine Langlois (antaŭparolo Jean-Pierre Frey), Des villes pour la Louisiane française : Théorie et pratique de l'urbanistique coloniale au 18e siècle , Paris, Éditions L'Harmattan, 1-a de januaro 2003, 448 paĝoj, (ISBN 2-7475-4726-4, EAN 9782747547260).
- ↑ angle, france La Nation Houma présente son projet de centre culturel, arkivo, nouvelleorleans.consulfrance.org, la 24-an de oktobro 2016.
- ↑ angle Lauren Zanolli, Louisiana's vanishing island: the climate 'refugees' resettling for $52m, The Guardian, la 15-an de marto 2016, alirite la 20-an de julio 2021
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
