Huglo
| Huglo | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 260 km |
| Fluo | |
| Enfluejo | en la riveron Bengala Golfo |
| Geografio | |
| Landoj | Barato |
| Regionoj | Okcident-Bengalio |

Huglo aŭ Hugli (literumita ankaŭ angle kiel Hooghly kaj Hoogli kaj surloke kiel Kati-Ganga) estas grava rivero kaj alfluanto de Gango en Barato.
Priskribo
Ĝi estas proksimume 260 kilometrojn longa kaj fluas en la subŝtato Okcidenta Bengalio.[1]
Gango disiĝas en Padmo kaj Huglo apud Giria, Murŝidabad. Krome estas hom-farita disigejo de la rivero supre de Farakka. Padmo fluas orienten al Bangladeŝo, dum Huglo fluas suden tra Okcidenta Bengalio. La rivero fluas tra la regiono Rarh, la plej malsupraj deltaj distriktoj de Okcidenta Bengalio, kaj finfine en la Golfo de Bengalo.
La supra riverborda zono estas nomata Bhagirathi dum la malsupra riverborda zono estas nomata Huglo. Gravaj riveroj kiuj drenas en Bhagirathi-Huglo estas Maĝurakŝi, Jalangi, Ajaj, Damodar, Rupnaraĝan kaj Haldi krom Gango. Kolkato kaj Hugli-Ĉinsura, la sidejo de la distrikto Hugli, estas sur la bordoj de tiu rivero.[2]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ "Hugli River - river, India". Alirita la 23an de majo 2020.
- ↑ "District". Arkivigite je 2014-11-11 per la retarkivo Wayback Machine Voiceofbengal.com. Alirita la 23an de majo 2020.
Bibliografio
- Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Hugli (river)". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



