Huajan

Huajan
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 223000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 556 230  (2020) [+]
Loĝdenso 454 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 35′ N, 119° 1′ O (mapo)33.58861119.01917Koordinatoj: 33° 35′ N, 119° 1′ O (mapo) [+]
Alto 194 m [+]
Areo 10029,54 km² (1 002 954 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Huajan (Ĉinio)
Huajan (Ĉinio)
DEC
Situo de Huajan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huai'an [+]
vdr

Huajan, antaŭe Huaijin, per simpligita ĉina skribo 淮阴, per tradicia ĉina skribo 淮陰, laŭ pinjino Huái'ān, laŭ Wade-Giles Huai-an, laŭ poŝto Hwaiyin estas prefektujnivela milionurbo kaj rivera haveno en provinco Ĝjangsuo en orienta Ĉina Popola Respubliko. Huajan prenis la nomon de rivero Huai kun signifo: "paca" aŭ "pacigita".

Banko

Loĝantaro

La prefektujnivela loĝantaro en 2024 estis 4 556 230.

Geografio

Akvoborda pejzaĝo

La teritorio iam kuŝis inter la norda kaj suda ĉinaj kulturoj, nuntempe laŭ rivero Huai sur aluvia ebenaĵo, kie troviĝas lagoj, riveroj kaj kanaloj, eĉ ĉi tie komenciĝas la Granda Kanalo. La plej alta punkto estas 194 m laŭ la marnivelo. La areo kovras 9950 km², dum konsistas el 7 dividoj. Suĝou troviĝas 294, Ŝanhajo 347, ĉefurbo Pekino 744 kilometrojn aere laŭ [1].

Historio

Moderna ĉina arkeologio trovis restaĵojn de neolitikaj civilizoj en tiu areo jam en la 4-a jarmilo a.K. La prefektujnivela milionurbo estis kreita en 1983.

Ekonomio

La industrio produktas ĉiuspecajn varojn de la ŝtaloj ĝis la tekstiloj. La agrikulturo kultivas rizon, legomojn, kapsikojn, ajlon, berojn, akvomelonojn, fungojn, lotusojn, florojn kaj bredas porkojn, kokojn, anasojn, anserojn, kankrojn kaj mariskojn.

Edukado

La plej signifaj edukejoj estas universitato kaj 2 altlernejoj.

Trafiko

Stacidomo

Huajan estas alirebla trajne (trairas la linio Pekino-Ŝanhajo), aŭtovoje, ŝipe eĉ per internacia flughaveno. La haveno havas signifan vartrafikon. La publika transporto inkluzivas tramon ekde 2015, kiu ligas la urbocentron kun la sudorienta urboparto.

Klimato

La klimato de la prefektujnivela areo estas milda, ĝenerale varma kaj modera laŭ la klimata klasifiko de Köppen Cwa. Tio estas humida subtropika klimato kun sekaj vintroj. La averaĝa temperaturo estas 15 °C kaj varias inter 11-20 °C. Jare averaĝe pluvas 993 mm. La precipitaĵo kulminas julie kaj malkulminas decembre aŭ januare.

Vidindaĵoj

Memordomo pri Zhou Enlai
  • muzeoj, ekzemple memormuzeo pri Zhou Enlai
  • preĝejoj
  • Oceana Akvario
  • maŭzoleo
  • observejo
Bildoj pri Huajan
Urba tramo
Loka registara sidejo
Termofonta feriejo
Vojo
Strato
Pordego de templo
Observejo
Templo
Pagodo


Famuloj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • WikiTrans


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.