Horst Chmela

Horst Chmela
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1939 (1939-10-29)
en Vieno
Morto 22-an de novembro 2021 (2021-11-22) (82-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo Liedermacher
komponisto
kantisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Horst CHMELA (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1939 en Ottakring, mortinta la 22-an de novembro 2021[1]) estis aŭstra kantisto kaj muzikisto. Liaj pli ol 350 kantoj ĉefe konsidereblas aĵoj de tipe viena populara kantoarto Wiener Lied. Sekve li ofte kantis dialekte.

Vivo

Horst Chmela pasigis la junulajn jarojn en la viena urbodistrikto Ottakring. En loĝejo de 24 m² vivis kvin personoj.[2] Kiel patro kaj frato li trejniĝis ŝufaristo kaj iĝis majstro metia en 1962. Tiam li nombriĝis inter la plej junaj ŝufarmajstroj de Vieno. Impresite de rokenrolo de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li paralele ankaŭ trupestris ĉe The Sunset-Four. Kun sia ĵazbandeto li ankaŭ faris spertojn dum restadoj en Usono. En 1966 la bandetantoj - kun la titolo Symphony d’amore[3] estis sur la tria rango de la aŭstriaj muzikaĵrangolistoj post The Beatles kaj Pierre Brice). Malfondiĝo trupa venis en 1969.

En 1971 Chmela ĝuis sukcesegon danke al la kanto Ana hot imma des Bummerl. Ĝi estiĝis post malbonaj personaj spertoj el la komenca tempo kiel profesia muzikisto. De ĝi ekzistas 240 reludversioj kaj 2,4 milionoj da vendotaj unuecoj venditis.

Honoroj kaj privataĵoj

En 1983 la urbestro viena Helmut Zilk donis al li la Oran meritsignon de la urbo Vieno. En la 22.1.2002 oni aljuĝis al li la premion Goldene Krone der Volksmusik de ARD. Chmela vivis en Vieno kaj regule prezentis sin kantiste. Li ankaŭ estis en la estrarano de AKM Autoren, Komponisten und Musikverleger. Chmela estis edzigita ekde 1965 havante du infanojn. Lia filo Horst Chmela la pli juna ankaŭ muzikistas.

Verkoj

  • Ana hot imma des Bummerl
  • Her mit meine Henna (… der Gockala is do)
  • Der Deppate Bua
  • Mama, i bitt dich schau oba (melodio de Karl Bazant)

Diskaro (elekto)

  • Vienna Tuning (2008)
  • A bissl a Herz (2006)
  • Happy Birthday (2005)
  • Mir san a Weltpartie (2005)
  • Mega Maxi (2002)
  • Eskalero (2001)
  • Traumereien (2000)
  • Mach mich geil (2000)
  • Peng Peng (1999)
  • 1000 Illusionen (1998)
  • Meine Freunde, meine Lieder (1997)
  • Hand in Hand (1995)
  • Mein Traum von Rot-Weiß-Rot (1993)
  • Der Bär ist los (1992)
  • Her mit meine Henna (1991)[4]
  • Aus meiner untern Lad (1990)
  • Meine Freude am Leben (1989)
  • Leise kommt der Abschied (1988)
  • Stolpern darfst (1987)
  • Weihnachtsmelodien (?)
  • Fliagn moecht i koennen (?)

Referencoj

  1. "Ana hat immer das Bummerl: Wienerlied-Sänger Horst Chmela gestorben",, kurier.at, 22.11.2021
  2. Club Carriere - Enzyklopädie des Erfolges März 2005, Algoprint Verlags AG, 2005, ISBN 3952268941, p. 452: "Chmela Horst"
  3. The Sunset Combo – Symphony D'Amore / Ich Will, discogs.com
  4. premio danke por multo da vendiĝoj

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.