Hornachos
| Hornachos | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 06228 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Francisco Buenavista García | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 3 375 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 38° 33′ N, 6° 4′ U (mapo)38.555555555556-6.0697222222222Koordinatoj: 38° 33′ N, 6° 4′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 538 m [+] | ||
| Areo | 296 km² (29 600 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||


Hornachos [ornAĉos] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas Hornachegos. La censita populacio en 2007 estis de 3.829 loĝantoj.
Situo
Hornachos situas en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 538 m; je 99 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 295,9 km².
Hornachos pli precize situas en la sudorienta parto de Ekstremaduro. La vilaĝo troviĝas ĉe la sudo de la Sierra Grande (Granda montetoĉeno), inter du valoj, tiu de Los Moros (La Maŭroj) kaj tiu de Los Cristianos (La Kristanoj), kio rememorigas pri la kunvivado de ambaŭ etnoj ĉefe post la Rekonkero. Ĝi estas proksime de Villafranca de los Barros do ene de la distrikto Tierra de Barros.
Historio
Estis iam romia setlejo trapasa al Augusta Emerita (Mérida) kaj Alange, kie troviĝis distraj romiaj balokoj. En tiu epoko, ĝi ricevis la nomon de Fornacis.
Majoritata parto de la populacio de tiu vilaĝo ekziliiĝis en la 17a jarcento pro la dekreto de Forpelo de la moriskoj fare de Filipo la 3-a. Tiu ĉi estis ĝis tiam socio klare islama kiel la cetero de la lokoj de la provinco partenantaj al la Ordeno de Santiago ĉar ĝis la 16a jarcento estis encomienda (lokanoj devis labori por la senjoro, sed povis vivi laŭ sia kutimaro). Post la forpelo la vilaĝo ruiniĝis, estis postlasitaj moriskoj kiuj nur teorie kristaniĝis kaj la vilaĝo kaj la apuda montetaro iĝis rifuĝejo de ŝtelistoj kaj deliktuloj.
La forpelitaj moriskoj fondis piratan respublikon kiu ĉikanis kaj la hispanian kaj la francan flotojn en la Mediteraneo, tiom ke la moriskoj eĉ ĉantaĝis al la hispanaj monarkoj por revenoi al Hornachos, sed sensukcese. Kelkaj fondis la kvartalon de Salé, kiu estis kerno de la aktuala ĉefurbo de Maroko nome Rabato. Multaj el tiuj familioj konservis en Maroko kutimojn aŭ eĉ nomojn kaj tiel oni povas konstati, ke la hispanaj familioj Carrion kaj Vargas en Maroko alinomiĝis kiel Karioun kaj Bargach respektive. Lastatempe oni organizas aktivadon de rekunigo de tiuj eksvilaĝanoj kaj kongresoj pro tiu historiero.
Ekonomio
Sektoro de servoj, ĉefe, kun ekpliiĝanta industrio de kampa turismo pro la natura medio. Aktivaĵo kaj agrikultura kaj bredista, ĉefe de iberia porko.
Vidindaĵoj
- La turo de la preĝejo estas de bela stilo mudeĥara, konstruita orname el briko, kiel tiuj de aliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj.
- ESta interesa loko la Sierra Grande de Hornachos ekde 1998 deklarita kiel Zona de especial protección para las aves (ZEPA) (Birdoprotektejo).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Akvobaraĵo de Los Molinos
- Asocio de hornachegos en Madrido - Festo de Hornachos en Madrido Arkivigite je 2008-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




