Horgen

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo kaj distrikta ĉefurbo Horgen en Svislando. La nomo indikas ankaŭ aliajn loĝlokojn en Germanlingvio, ekzemple parto de la komunumo Zimmern ĉe Rottweil en Germanio.
Horgen
Blazono de Horgen
Hotelo Schwan en Horgen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 15′ 39″ N 8° 35′ 52″ O / 47.26083 °N, 8.59778 °O / 47.26083; 8.59778 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 39″ N 8° 35′ 52″ O / 47.26083 °N, 8.59778 °O / 47.26083; 8.59778 (mapo)

Map

Areo 21,07 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 8810
Komunumkodo 0133
Mapo de Horgen
vdr

Horgen estas komunumo kaj la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Zuriko, Svislando. La urbo havis 18162 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 18562 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Horgen situas proksimume 15 kilometrojn sude de Zuriko je la okcidenta bordo de la Lago de Zuriko. La okcidenta lago-bordo popole ankaŭ nomiĝas "Katara Bordo" envie al la aliflanka Ora Bordo, tio, ĉar la okcidenta bordo de la zurika lago troviĝas en la ombro de la montoĉeno Albis, pro kio en Horgen la suno subiras multe pli frue ol en Meilen.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Horgen limas en nordo al Oberrieden, en nordoriento aliflanke de la Lago de Zuriko al Meilen, en oriento al Wädenswil, en sudo al Hirzel, en okcidento al Hausen ĉe Albis, en nordokcidento al Langnau ĉe Albis, kaj en nordnorokcidento al Thalwil.

Trafiko

Horgen apartenas al la Zurika Trafik-Unio. La urbo situas je la trajnlinio de la Gotard-Fervojo de Zuriko al Tiĉino kaj Milano unuflanke kaj al la linio de Zuriko al Koiro kaj Vieno aliflanke. Per pluraj regionaj trajnlinioj kaj ankaŭ kelkaj rapidtrajnoj Horgen estas bonege konektita kun Zuriko. Krome pasas tra Horgen la aŭtoŝoseo A3 de Zuriko al Koiro. Pramŝiplinio ligas la urbon Horgen kun Meilen je la alia flanko de la lago.

Historio

Unuaj surfostaj setlejoj en Horgen jam ekzistas antaŭ pli ol 5000 jaroj. Unua domumenta mencio okazis en donacletero per kiu la imperiestro Oto la 1-a donacis la urbon al la Monaĥinejo Fraumünster en Zuriko. Post la epoko de la Helveta Respubliko fariĝis Horgen la centro de civitana milito inter la kampara kaj urba loĝantaroj de la Kantono Zuriko, la tiel nomita Bocken-Milito en la jaro 1804. Komence de la 19-a jarcento la urbo industriiĝis kaj dum certa periodo la ekspluato de la lokaj karbominejoj ludis gravan rolon. Fine de la 19-a jarcento oni tamen ĉesis la ekspluatadon de la minejoj pro la malaltaj prezoj de eksterlanda karbo por ĝin dum mallongaj periodoj dum la du mondmilitoj ankoraŭ-foje reaktivigi.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.