Hondschoote
| Hondschoote · Hondschote | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
la katolika kirko
| |||||
| komunumo en Francio limurbo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Dunkerque | ||||
| Kantono | Wormhout | ||||
| Historie en | |||||
| |||||
| INSEE kodo | 59309 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 59122 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 3 957 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 167 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 50° 59′ N, 2° 35′ O (mapo)50.9794444444442.5852777777778Koordinatoj: 50° 59′ N, 2° 35′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 0 m [+] | ||||
| Areo | 23,66 km² (2 366 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Hondschoote - jen france, prononco [onsKOT], origine nederlande Hondschote, prononco [HONDsĥoŭte] respektive okcidentflandre Oundschote - estas komunumo kaj florita urbeto de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs]
aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Wormhout. La komunumo situas proksimume 25 kilometrojn de Dunkirko kaj sur la belga landlimo.
Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 3 957 loĝantoj sur areo de 23,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 167 loĝantoj/km². Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas hondschootois(es).
Ĝi estas la ĉefurbo de la kantono. La teritorio havas komunan limon kun Warhem, Killem, Oost-Cappel, Ghyvelde, Alveringem, Veurne, Les Moëres kaj Ghyvelde.
En 449 tie pasis la armeo de Atilo la Huno kaj konstruigis fortikaĵon. La loknomo sekve ne aludas al la vorto "hundo" sed al la vorto "huno". La urbeto havas tre belan preĝejon (el la dek-sesa kaj dek-sepa jarcentoj) kaj urbodomon (de 1558).
Ankaŭ tre malnova pivota muelejo (eventuale jam de 1127) fiere stariĝas en la flandra ebenaĵo.
Grava milito dum la franca Revolucio okazis en septembro 1793.
Ekde 1979 la komunumo estas ĝemeligita kun Osterburken en Germanio.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





