Holstein Frisa

Holstein Frisa (ofte mallongigita kiel Frisa en Eŭropo, kaj Holstein en Nordameriko) estas raso de bovoj, nome de laktobovinoj, konata nuntempe kiel la plej alte produktantaj laktanimaloj. Originanta en Eŭropo, Frisaj estis bredataj en la teritorio kie nune estas Nederlando kaj pli specife en la du nordaj provincoj de Norda Holando kaj Frislando, kaj Norda Germanio, pli specife en la historia regiono Holstinio (germane Holstein), parto de la nuna federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio (germane Schleswig-Holstein) de Germanio. Tiuj animaloj estis la regiona bovo de frisoj kaj de saksoj.
Nederlandaj kaj germanaj bredistoj bredis kaj superrigardis la disvolvigon de la raso kun la celo akiri animalojn kiuj povu plej bone uzi la herbejojn, nome la plej abunda rimedo de la areo. Dum jarcentoj, la rezulto estis blankanigra bovino tre alta produktanto de lakto. Ĝi estas blankanigra pro artefarita selektado fare de la bredistoj.
Kun la kresko de la amerikaj merkatoj por lakto kaj en Nordameriko kaj en Sudameriko, la bredistoj de laktoproduktantaj bovinoj turniĝis al Nederlando serĉe de brutaro. Post ĉirkaŭ 8,800 Frisaj estis importitaj, malsanaj problemoj en Eŭropo kondukis al ĉesado de eksportoj al la eksterlandaj merkatoj.[1]
En Eŭropo, la raso estis uzata por lakto-produktado en la nordo, kaj por viando en la sudo. Ekde 1945, eŭropa nacia disvolvigo kondukis al fakto ke la brutobredado kaj sekve la laktoprodukta produktado iĝis pli kaj pli regionigita. Pli ol 80% el la laktoproduktado okazas norde de linio kiu kunigas Bordozon kaj Venecion, kio havas ankaŭ pli ol 60% el la totala brutaro. Tiu ŝanĝo kondukis al neceso por specializitaj animaloj por produktado de lakto (kaj viando). Ĝis tiame, kaj lakto kaj bovoviando estis produktita el ducelaj animaloj. La rasoj, naciaj derivitaj el la nederlanda Frisa, iĝis tre diferencaj animaloj el tiuj disvolvigitaj de bredistoj en Usono, kiuj uzis Holstein nur por laktoproduktado.
Bredistoj importis specializitajn laktoproduktajn Holstein el Usono por krucigi ilin kun la eŭropaj blankanigraj. Pro tiu tialo, en moderna uzado, "Holstein" estis uzata por priskribi nord- aŭ sud-amerikan brutaron kaj ties uzado en Eŭropo, partikulare en la Nordo. "Frisa" estas animaloj de tradicia eŭropa praularo, bredita kaj por lakto kaj por viando. Krucoj inter ambaŭ estas priskribitaj per la termino "Holstein-Frisa".
Notoj
- ↑ CIV, France, a tradition of animal husbandry. Animal husbandry and environment Arkivigite je 2013-04-12 per la retarkivo Wayback Machine. Civ-viande.org. Konsultita la 2011-11-03.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.