Histogramo
En statistiko, histogramo estas diagramo kiu montras kiel ofte aperas valoroj en aro de nombraj datumoj. Ĝi grupigas la valorojn en «ujojn» (= «klasojn» = «intervalojn»), kaj desegnas stangojn kies alto egalas la nombron da valoroj en ĉiu intervalo.
Ekzemple : alteco de gestudentoj
Oni mezuras altecon de 25 gestudentoj (18jaraj, mezurunuo = cm)
164;164;164;165;167;168;169;176;182;183;184;190;170;156;165;171;170;170;172;169;173;165;167;155;195
Eblas priskribi tiujn rezultojn per la averaĝo (meznombro) : 171, kaj per la varianco : 91. En LibreOffice Calc, averaĝo estas havebla per =MEZUMO(nombroj) kaj varianco per =VAR(nombroj).
Tamen tiuj du nombroj ne sufiĉas por bone priskribi la tuton, pro tio utilas fari diagramon : la histogramon.
La unua etapo estas meti ĉiujn valorojn en klasojn laŭ alteco.
| klaso | malpli ol 160 | [160- 165[ | [165- 170[ | [170- 175[ | [175– 180[ | [180- 185[ | [185- 190[ | [190– 195[ |
| nombro | 2 | 3 | 8 | 6 | 1 | 3 | 0 | 2 |
Poste fari diagramon, kun alteco en horizontala akso kaj nombro en vertikala akso.
En histogramoj de kontinuaj variabloj, kiel la alteco de persono, la stangoj estas kunigitaj.
Por normale distribuitaj variabloj kaj granda nombro da mezuroj, la histogramo estas sonorilforma
Kiam mezurita eco dependas de multaj kialoj, la probableco de iu valoro varias laŭ normala distribuo, kies probablodensa funkcio havas formon de sonorilo. La modo estas la plej ofta valoro.


Tamen multfoje histogramo ne estas je tiu formo. Kiam iu faktoro agas pli ol aliaj, la histogramo estas dumoda, aŭ plurmoda. Ekzemple, se vi mezuras la altecon de grupo de geplenkreskuloj, vi ofte vidos du pintojn: unu ĉirkaŭ la meza alteco de virinoj kaj alian ĉirkaŭ la meza alteco de viroj. Se tiuj du modoj estas proksimaj unu al la alia, eble ili estas vide neaparteblaj, kaj oni vidas "platan pinton". Foje la formo de histogramo ne estas simetria : la modo estas proksima al unu flanko, kaj estas longa "vosto" je la alia flanko.

Pro tio, fakuloj difinas nombroj por priskribi histogramon kaj ĝian distribuon.
- indekso de malsimetrio, havebla per =NESIMETRIECO(nombroj) en LibreOffice Calc. Ĝi estas nula kiam la distribuo estas simetria.
- indekso de plateco = "kurtozo", havebla per =VOLBECO(nombroj) en LibreOffice Calc. Ĝi estas nula kiam la distribuo estas normala (normale pinta), pozitiva kiam la distribuo estas pli pinta ol normale, negativa kiam la distribuo estas malpli pinta.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.