Hipofeo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hipofeo
Ramnoida hipofeo en Nederlando
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: eleagnacoj (Elaeagnaceae)
Genro: Hippophae
L.
Specioj

Hippophae rhamnoides
Hippophae salicifolia
Hippophae tibetana

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hipofeo (Hippophae) estas genra nomo kies specio dorna flava hipofeo (Hippophae rhamnoides) apartenas al la familio Eleagnacoj (Elaeagnaceae).

Specioj de la genro : Hippophae rhamnoides
Hippophae salicifolia
Hippophae tibetana

Ili estas dornaj, falfoliaj arbustoj aŭ malofte malgrandaj arboj ĝis 11m. Ili vivas dise en Eŭrazio sur marbordoj, rivervaloj, sabloj, rokoj. Oni plantas ilin ankaŭ kiel ornamplanto.

Ili forte radikiĝas en la grundon, ne havante specifan postulon je grundo. Ili bone rezistas al vintro. La kunvivantaj radikfungoj povas transdoni nitrogenon al la planto.

La folioj longas 1-6 cm, skvamaj arĝente aŭ rustbrune, poste iĝas senskvamaj. La ŝosoj estas same arĝentkoloraj, ofte finiĝas je dorno.

La floroj estas etaj, verdetaj, ruĝbrune skvamaj, unuseksaj. La produktaj floroj staras en spikoj, dum la aliarbedaj stamenaj floroj en mallongaj grapoloj. La fruktoj estas ruĝaj, oranĝflavaj, karnaj, longaj 6-8 mm, acidetaj, unugrajnaj ŝajnberoj.

La frukta enteno je C-vitamino estas dekobla kompare al tiu de la citrono (150-300 miligramoj en 100g.). Oni povas fari el la frukto marmeladon, sukon. ĉar en la frukto mankas askorbinazo, la vitamino ne malkombiniĝas dum kuirado.

Ili estas kuracplantoj, kiuj donas pulpon kaj oleo en la semo.

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.