Hiperbato
Hiperbato estas la literatura figuro kiu konsistas en ŝanĝo aŭ misordigo de la natura sintaksa ordo de la frazo, kiu en multaj lingvoj estas Subjekto + Verbo + Komplementoj kaj, ene de frazo, kerno + subelemento.
Laŭ Planeta kaj Agostini, oni povas distingi kvar tipojn de hiperbato: la tmezo, kiu konsistas en intermeti vorton inter du elementoj de alia komponita, la parentezo, kiu konsistas en intermeti en frazo interjekcion aŭ frazon kun distinga tono, la anastrofo, kiu konsistas en malantaŭmeti la prepozicion al substantivo kiu teorie regas[klarigu], kaj la histerologio, kiu konsistas en ŝanĝi la ordon de la vortoj kaj diri unue tion kiu devus iri poste.[mankas fonto]
Preskaŭ ĉiam tiu figuro celas unu el du motivoj: ĉu la deziro imiti la sintakson de la latina kaze de kelkaj latinidaj lingvoj, ĉar en tiu lingvo la verbo situas fine de la frazo, ĉu elstarigi aŭ substreki la signifon de la elemento movita el ĝia kutima loko, preskaŭ ĉiam por alporti ĝin al la unua loko de la frazo. Malpli arte, oni uzas ĝin ankaŭ por metrikaj kialoj, por situigi necesan akcenton, faciligi sinalefon aŭ ebligi rimon. Ĉiukaze ĉar Esperanto havas sufiĉe liberan sintaksan ordon kaj estas uzata de parolantoj de diversaj denaskaj lingvoj kun diversaj sintaksaj ordoj, en tiu lingvo hiperbato ne tiom ŝokas ol en aliaj lingvoj kun multe pli rigida sintaksa ordo.
Hiperbato estis figuro ĉefe uzata en la kortegeskaj epokoj de la historio de la literaturo kies celo estis nobeligi la lingvaĵon, ĉefe en la latineska prozo de la 15a jarcento kaj en la estetiko de la Baroko konata kiel Gongorismo.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.