Hetschburg

Hetschburg
Blazono
Hetschburg (Germanio)
Hetschburg (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Weimarer Land
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Mellingen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036458
Poŝtkodo 99438
Aŭtomobila kodo AP
Oficiala Municipokodo 16071031
Subdivido 18 setlejoj (Orte) de Verwaltungsgemeinschaft Mellingen
Politiko
Komunumestro Manfred Hoeppner
Adreso de la administrejo Im Dorfe 37
Demografio
Loĝantaro 227 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 55′ N, 11° 18′ O (mapo)50.91316111111111.299672222222Koordinatoj: 50° 55′ N, 11° 18′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 260 m
Areo 2,71 km²
vdr

Hetschburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 227 loĝantojn. La teritorio estas parto de la komunumaro Mellingen, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj. Kiel indikas la distrikta nomo, la urbo Vajmaro proksimas.

Historio

Heitungsburg estas la iama nomo de fruhistoria setlejo sub kiu estiĝis poste loĝzono de ĉe Ilm-rivero. La nomo atestas fondon fare de anoj de la jam ekde la 8-a jarcento ekzistanta dinastio de la turingia-frankonia duko Hedan la 2-a. Tie ĉi sekurigitis ada transejo inter la turingia malnova setlista lando kaj la novaj koloniteritorioj inter la riveroj Ilm kaj Saale.[1] De la burgo restis nur kapelo farita de jam kristanigitaj dukoj estante sub patroneco de Sankta Marteno. Tial la burga vandaro hodiaŭ nomiĝas Kirko martena kiun science esploris la arkeologoj Paul Grimm kaj Wolfgang Timpel.[2] Ĝi menciatas en donacdokumento de grafo Wichmann en majo 1119 [3] kaj apartenis komence je la Grafejo Berka. La dinastio de Heidingsburg postflareblas endokumente inter 1252 kaj 1486. Dum la Tridekjara milito la vilaĝo tute malkonstruitis. La kirko nove starigitis barokstile inter 1700 kaj 1730. La ekleziaj libroj ne ekzistas de antaŭ 1702, la fina nomo Hetschburg estas konata nur de 1775. Ekde la komenco de la 19-a jarcento la vilaĝo estis parto de la Grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj iĝis turingia en 1920.

Ekonomio kaj turismo

Danke al situo en la naturprotekta kaj ripozuma zono Meza Ilm-valo la rolo ekonomia de turismo pli kaj pli grandiĝis. Belas envilaĝe la protestantisma kirko kaj la ĉirkaŭfortikaĵvalo kun burgaj murrestoj. La vilaĝo ja havas haltejon fervojan ĉe la fervojlinio Vajmaro-Kranichfeld.

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Volker Schimpff: Die Heden-Orte in Thüringen. Mit einem Beitrag von Claudia Theune, Wien. (surretaĵo prie (PDF)).
  2. Wolfgang Timpel, Paul Grimm: Die ur- und frühgeschichtlichen Bodendenkmäler des Kreises Weimar. Museum für Ur- und Frühgeschichte Thüringens, Weimar 1975.
  3. Manfred Stimming: Die Urkunden bis zum Tode Erzbischof Adalberts I. (1137) (= Mainzer Urkundenbuch. Bd. 1). Selbstverlag der Hessischen Historischen Kommission, Darmstadt 1932, Nr. 482; Otto Dobenecker: Regesta diplomatica necnon epistolaria historiae Thuringiae. Band 1: (ca. 500 – 1152). Gustav Fischer, Jena 1896, p. 238, nr. 1138.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.