Henry Seebohm

Henry Seebohm
Persona informo
Henry Seebohm
Naskiĝo 12-an de julio 1832 (1832-07-12)
en Bradford
Morto 26-an de novembro 1895 (1895-11-26) (63-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Frederic Seebohm (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
scienca kolektisto
oologisto
esploristo
zoologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ornitologio kaj oologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henry SEEBOHM (12a de Julio 1832 – 26a de Novembro 1895) estis angla ŝtalfabrikanto, kaj amatora ornitologo, ovosciencisto kaj vojaĝanto.

Biografio

Li edukiĝis en familio de kvakeroj.

Henry interesiĝis en natura historio en la lernejo kaj plue pasigis tempon studante birdojn en siaj vojaĝoj. Li vaste veturis vizitante Grekion, Skandinavion, Turkion, kaj Sudafrikon. Liaj ekspedicioj al la Jeniseja tundro de Siberio estis priskribitaj en liaj du libroj, Siberia in Europe (1880) kaj Siberia in Asia (1882), kiuj estis kombinitaj en la postmorta publikaĵo The Birds of Siberia (1901). Liaj ekspedicioj inkludis la malsupran valon de la rivero Peĉora en 1875 kun John Alexander Harvie-Brown kaj viziton al Helgoland en la hejmo de Heinrich Gätke. En 1877 li aliĝis al Joseph Wiggins en Siberio.[1]

Li estis unu el la unuaj eŭropaj ornitologoj kiuj akceptis la usonan trinoman sistemon por klasigi subspeciojn.

Aliaj gravaj verkoj de Seebohm estis A History of British Birds (1883), The Geographical Distribution of the family Charadriidae (1887), The Birds of the Japanese Empire (1890) kaj A Monograph of the Turdidae (1902, kompletigita de Richard Bowdler Sharpe).

Seebohm heredigis sian kolekton de birdohaŭtoj al la Brita Muzeo. La kolekto kiu estis ricevita en 1896 konsistis el preskaŭ 17 000 specimenoj.[2] Nombraj birdoj estis nomitaj laŭ Seebohm, kiel la griza emuvostulo (nuna Bradypterus seebohmi) fare de Bowdler Sharpe. Krome li mem nomis aliajn birdospeciojn, kiel la Granda fiŝgufo, Ketupa blakistoni.

Verkoj

Bibliografio

Referencoj

  1. Woodward, BB (2004). "Seebohm, Henry (1832–1895)". Oxford Dictionary of National Biography. Oxford Dictionary of National Biography. (Reviziita de Yolanda Foote) (online ed.). Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/25023
  2. "An ornithologist's bequest to the nation", 8a de Februaro 1896, paĝo 3.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.