Hen

Hen [hen] estas seksneŭtrala homa triapersona pronomo en la sveda lingvo. Konsidere la kuntekston de la svedaj personaj pronomoj han (li) kaj hon (ŝi) estiĝis hen, por plenumi tri bezonojn: (1) la pure lingvan, sintaksan bezonon je seksneŭtrala vorto, (2) la bezonon je persona pronomo por personoj, kiuj ne klare asignas sin mem al iu sekso kaj (3) la pli politikan bezonon je persona pronomo, kiu forprenas la fokuson disde la aparteneco al sekso.[1] Hen estis proponita en 1966 en la sveda regiona gazeto Upsala Nya Tidning kaj denove en 1994 en artikolo de la lingvisto Hans Karlgren, sed ne atingis vastan atenton ĝis ĉirkaŭ 2010.[2] En Julio 2014 estis anoncite, ke hen estos inkluzivita en la vortliston de la sveda lingvo prizorgata de la Sveda Akademio.[3]
Genitivo de hen estas hens. Hen ne normale havas apartan objektmorfon sed estas ankaŭ objekto hen. Pli malofte estas uzata ĝian objektmorfon henom.
Uzo en aliaj nordiaj landoj
La pronomo hen vastigis al la dana kaj la norvega. En la finnlanda sveda hen ne estas do multe uzata kiel en svedia sveda. Kiam en Finnlando oni diskutis pri seksŝanĝo de Marja-Sisko Aalto, Hufvudstadsbladet anoncis, ke ĝi sekvos la peton, se iu petos, ke pri li/ŝi oni uzu en la gazeto la alian singularan triapersonan personpronomon kiel la gazeto uzis.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Varför blir hen så upprörd?. Arkivita el la originalo je 2013-06-06. Alirita 2014-08-15 .
- ↑ Svenska Dagbladet, 2012-03-08.[1] Arkivigite je 2016-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ "Hen" med i ordlistan. Alirita 2014-08-15 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.