Helmut Sick

Helmut Sick
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1910 (1910-01-10)
en Leipzig
Morto 5-an de marto 1991 (1991-03-05) (81-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj germanaportugalaangla vd
Ŝtataneco Brazilo
Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ornitologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich Maximilian Friedrich Hellmuth Sick, plej bone konata kiel Helmut SICK (Leipzig, 10-a de januaro 1910 — Rio-de-Ĵanejro, 5-a de marto 1991) estis germana ornitologo, kiu ŝtataniĝis en Brazilo.

Kariero

Li entuziasmiĝis por ornitologio en la 1930-aj jaroj. En 1933 li aliĝis al la Universitato de Berlino, kie li lernis de Erwin Stresemann. En 1939, Stresemann proponis al Sick akompani la vicprezidanton de la Deutsche Ornithologen-Gesellschaft, Adolf Schneider, en ekspedicio al Brazilo, cele al kolektado de ornitologia materialo kaj studi rarajn speciojn. Sick partoprenis, sed poste, anstataŭ reveni en Germanion, li restis kaj laboris en Brazilo. Dum la Dua Mondmilito, post Brazilo deklaris militon al Germanio en 1942, Sick kaŝiĝis, sed estis arestita kaj malliberigita ĝis liberigo en 1945.

Inter 1946 kaj 1959, Helmut Sick laboris en la Fondaĵo Centra Brazilo, registara organizaĵo kreita en 1943 cele al esplorado de la malmulte loĝataj regionoj de la interno de centra Brazilo kaj sudo de Amazonio. Li ŝtataniĝis brazila en 1952. En 1957 li publikigis Tukaní, verkita origine en germana kaj tradukita poste al portugala, angla, hispana kaj japana, en kiu li rakontas la ekspediciojn al interna Brazilo. En 1960, li aliĝis al la Muzeo de Quinta da Boa Vista, en Rio-de-Ĵanejro, kie li laboris ĝis 1981, kiam li emeritiĝis estante estro de la fako de ornitologio de la muzeo.

Lia majstroverko estis publikigita en 1985: nome Ornitología Brasileira, uma introdução, poste​ tradukita al angla.​

Li priskribis por la scienco novajn birdospeciojn, nome la jenaj: Cinclodes pabsti, Scytalopus novacapitalis, Lepidothrix vilasboasi kaj Merulaxis stresemanni, plus subspecio E. p. paraensis de la Brungorĝa konuro.

Bibliografio

  • Teixeira, Dante Martins (1992) "Helmut Sick (1910-1991)"; The Ibis 132 (4) : 90.
  • Haffer, Jürgen (2010) "Sick (Sicki), Heinrich Maximilian Friedrich Helmut"; Neue Deutsche Biographie (NDB) 24: 309. Duncker & Humblot, Berlín. ISBN 978-3-428-11205-0
  • Berger, Martin kaj Wolf Engels (2011) "Die ornithologischen Tagebücher von Helmut Sick (1910-1991)"; Vogelwarte 49: 79 – 83.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.