Helen Suzman
| Helen Suzman | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Helen Suzman | |||||
| Naskiĝo | 7-an de novembro 1917 en Germiston | ||||
| Morto | 1-an de januaro 2009 (91-jaraĝa) en Johanesburgo | ||||
| Religio | judaismo vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Sud-Afriko | ||||
| Alma mater | Universitato de Witwatersrand | ||||
| Partio | Unuiĝinta Partio (–1959) Progressive Reform Party (en) Progresisma Partio Progressive Federal Party (en) | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Mosie Suzman (en) | ||||
| Infanoj | 2 | ||||
| Parencoj | Janet Suzman (nevino) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto anti-apartheid activist (en) aktivulo verkisto | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Helen SUZMAN (la 7an de novembro 1917 - la 1-an de januaro 2009) estis sudafrika politikisto, parlamentano, gvidanto de la Progrespartio, aktiva en la lukto kontraŭ la rasapartisma politiko.
Vivo
Helen Suzman naskiĝis en Sudafriko al familio de judaj enmigrintoj [1][2]. Ŝi studis ekonomikon kaj statistikon ĉe la Universitato de Witwatersrand. En la aĝo de 19 jaroj ŝi edziĝis al D-ro Moshe Suzman kaj kun li naskis du filinojn. En 1944 ŝi ricevis instruan postenon en la sama universitato, el kiu ŝi retiriĝis en 1953 kiam ŝi estis elektita al la Sud-Afriko parlamento kiel membro de la Unuiĝinta Partio, poste moviĝante al la Liberala Partio la progresema, kaj estis la nura parlamentano de tiu partio. Ŝia partio poste kunfalis kun la Reformpartio sub la gvidado de Harry Schwartz kaj estis nomita la Progresema Reformpartio (kaj poste, la Progresema Federacia Partio).
En siaj 36 jaroj en parlamento, Suzman estis escepta kaj pro esti anglalingva juda virino, kiam la plej multaj membroj de la parlamento estis afrikansparolantaj kristanaj viroj, kaj pro ŝiaj firmaj pozicioj kontraŭ la rasapartisma politiko [3].
Opozicio al rasapartismo
Inter la jaroj 1961 kaj 1974, Suzman estis la sola sudafrika parlamentano kiu rezolute kontraŭbatalis la apartheid- reĝimon. Ŝia firma sinteno al la rasisma reĝimo kaŭzis multajn ĉikanojn de la polico kontraŭ ŝi, inkluzive de ŝtelaŭskultado de ŝia telefono. Tia opozicio ne estis ĝeneraligita inter la plimulto de la blanka loĝantaro en Sudafriko. En unu kazo, ministro en la sudafrika registaro akuzis ŝin, ke ŝiaj demandoj en la parlamento embarasas la landon; Al tio ŝi respondis: "Ĉi tiuj ne estas miaj demandoj, kiuj embarasas Sudafrikon, jen viaj respondoj!" [4].
Suzman multfoje vizitis Nelson Mandela en malliberejo, kaj jarojn poste ĉeestis la ceremonion kie Mandela subskribis la novan sudafrikan konstitucion, en la epoko post la falo de la rasapartisma reĝimo [5].
Pro sia bonega laboro, Suzman estis dufoje nomumita por la Nobel-premio pri paco, kaj ricevis sennombrajn honordoktorojn de diversaj universitatoj same kiel multajn premiojn de homaj-rajtoj-organizoj tra la mondo [6]. En 1989, la reĝino de Britio, Elizabeto la 2-a, donis al ŝi kavaliron pro sia granda laboro por homaj rajtoj en Sudafriko [7]. Fine de sia vivo ŝi estis kritikisto de la registaro de Afrika Nacia Kongreso, kiun ŝi akuzis pri korupto kaj perforto, kaj eĉ asertis, ke la stato de demokratio estas pli bona sub rasapartismo [8].
Suzman forpasis la 1-an de januaro 2009 en la aĝo de 91 jaroj [7]. Altnivela membro de la fonduso Nelson Mandela omaĝis ŝin kaj diris, ke ŝi estas "granda patrioto kaj sentima batalanto kontraŭ rasapartismo" [9]. Post ŝia morto, strato en Kab- urbo estis nomita laŭ ŝi. En 2017, Sudafriko eldonis stampon kun la bildo de Suzman.
Referencoj
- ↑ Helen Suzman, South African anti-apartheid campaigner, dies at 91 | World news | theguardian.com
- ↑ Obituary: Helen Suzman. BBC (2009-01-01). Alirita 2009-01-01 .
- ↑ (2009-01-10) “Obituary: Helen Suzman”, The Economist 390 (8613), p. 73.
- ↑ The Helen Suzman Foundation. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2023-04-20 .
- ↑ Côte Saint-Luc adds name to Human Rights Walkway. Arkivita el la originalo je 2009-12-13. Alirita 2009-01-01 . Arkivigite je 2009-12-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-13. Alirita 2023-04-20 .
- ↑ King’s confers first Honorary Degree. kcl.ac.uk. Arkivita el la originalo je 2011-06-10. Alirita 2009-01-01 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-10. Alirita 2023-04-20 .
- ↑ 7,0 7,1 "Anti-apartheid icon Suzman dies". BBC. 2009-01-02.
- ↑ Democracy? It was better under apartheid, says Helen Suzman. Daily Telegraph 16 majo 2004.
- ↑ S. African Activist Helen Suzman Dies - CBS News
Eksteraj ligiloj
- Helen Suzman (BBC radio programo)
- Helen Suzman honorita en Côte Sankta-Luc, Kebekia Kanado
- The Post, 1 januaro 2009 Enarkivigita
- Mark Tran, "Anti-rasapartisma kampanjanto Helen Suzman mortas 91-jaraĝa", The Guardian, la 1an januaro 2009
- Stanley Uys, "Helen Suzman: Kampanjanto kiu sole portis la kontraŭ-rasisma rubando en la rasapartisma parlamento de Sud-Afriko", The Guardian, la 1an de januaro 2009
- Scott Bobb, "Anti-Rasapartisma Aktivulo Helen Suzman Mortas 91-jaraĝa" Voĉo de Ameriko
- "Helen Suzman, Anti-Rasapartisma gvidanto, mortas 91-jaraĝa", The New York Times, la 1an de januaro 2009
- "Helen Suzman: La virino kiu ŝanĝis nacion" M&G
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

