Hayedeh

Hayedeh
Persona informo
Aliaj nomoj هایده
Naskiĝo 10-an de aprilo 1942 (1942-04-10)
en Teherano
Morto 20-an de januaro 1990 (1990-01-20) (47-jaraĝa)
en San-Francisko
Mortokialo korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Irano Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Mahasti (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
muzikisto
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.hayedehdocumentary.com
vdr

Masoumeh Dadebala (n. la 10-an de aprilo 1942 en Teherano - m. la 20-an de januaro 1990 en San Francisco), konata ĉefe per ŝia plumnomo Hayedeh (ankaŭ Haydeh kaj Haideh, perse سخن از هایده / Sokhan az Hayedeh) estis ikona persa kantistino de klasikaj kantoj kaj pop-kantoj.

Ŝi komencis sian profesian karieron en 1968. Ŝiaj plej famaj kantoj estas: Azadeh (Senpaga), Gole Sang (Ŝtona Floro), Zendegi (Vivo), Shanehayat (Viaj ŝultroj) kaj Rouzaye Roshan (Brilaj tagoj) (Padeshahe Khooban) (bonaj reĝoj).

La plej multaj kantoj de Hayedeh estis komponitaj de Ali Tajvidi, Farid Zoland, Anooshirvan Rouhani, Mohammad Heydari kaj Andranik .

Elmigrado

Ekde la revolucio de 1979, kiu rezultigis fundamentisman religian reĝimon en Persujo, estas malpermesite al virinoj kanti publike. Ĉiuj persaj kantistoj estis devigitaj rezigni pri siaj kantaj karieroj. Se ili ne konsentis pri tio, ili estis devigitaj fari tion eksterlande. Hayedeh estis unu el la kantistoj, kiuj tiutempe fuĝis de Irano.

Hayedeh donis du koncertojn en la Royal Albert Hall de Londono en 1986 kaj 1987.

Diskaro

  • Azadeh (1968)
  • Raftam (1969)
  • Haghnashenasi (1970)
  • Dashtestani (1971)
  • Vazo Del Bala Shodi (1972)
  • Ae Beri Nefrin Mikonam (1973)
  • Razi Masho (1974)
  • Novruzo (1977)
  • Eshareh, kun Sattar kaj Homeyra (1983)
  • Shanehayat (1986)
  • Sogand (1988)
  • Ey Zendegi Salam (1989)
Dokumenta filmo Hayedeh, la ikona irana kantistino.

Dokumenta filmo

Dudek jarojn post ŝia morto en ekzilo, la persa muzikisto kaj ĵurnalisto Pejman Akbarzadeh, kiu loĝas en Nederlando, faris kontestitan dokumentan filmon Hayedeh: Legendary Persian Diva, memore al ŝi. La dokumenta filmo estis montrita unuafoje en 2009 en Amsterdamo i.a. dum la irana filmfestivalo, en Svedio dum la internacia ekzila festivalo kaj ankaŭ en Germanio kaj Usono dum la filmfestivalo Noor en Los-Anĝeles. The Holland Times nomis la filmon "bonega scio pri la muzika konsisto de Persio". La filmo estas en la persa kun subtekstoj en la angla[1].

Referencoj

  1. (en) Unua dokumenta filmo pri "Hayedeh, Legendary Persian Diva". Payvand.com, la 5-an de januaro 2009

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.