Harpactes

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Harpactes
Blankkoluma trogono, Harpactes fasciatus
Blankkoluma trogono, Harpactes fasciatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Harpactes
Swainson, 1833
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Harpactes estas orientalisa genro de birdoj de la familio Trogonedoj kaj la ordo Trogonoformaj.

La specioj de la genro loĝas en Suda Azio. Ĉiuj birdoj de tiu familio montras belajn kolorojn, kiuj distingas masklojn el inoj, kiuj estas pli senkoloraj. Ilia dorso estas bruneta, la vosto estas parte blanka (plej bone videbla de sube), kaj maskloj de plej multaj specioj havas ruĝajn subajn partojn.

Ili manĝas artikulojn, malgrandajn lacertojn kaj fruktojn.

Taksonomio

La genron Harpactes enkondukis en 1833 la angla zoologo William Swainson.[1] Li ne specifigis tipan specion, sed en 1840 la angla zoologo George Gray nomumis la tipan kiel Trogon malabaricus, Gould, 1834.[2] Ĉi tiu taksono nun estas konsiderata kiel subspecio de Harpactes fasciatus, Pennant, 1769, nome Blankkoluma trogonoMalabara trogono.[3]

La genronomo devenas de la antikva greka vorto ἁρπακτης/harpaktēs, kiu signifas "rabisto".[4]

Du specioj, cinampuga kaj skarlatpuga trogonoj, estis antaŭe klasifikitaj en aparta genro, Duvaucelius, kaj studo de 2010 trovis, ke ĉi tiuj du estas proksime parencaj kaj formas apartan kladon de ĉiuj aliaj Harpactes-trogonoj (krom oranĝbrusta trogono, kiu formas trian grupon), sed rekomendis, ke ĉiuj tri grupoj estu traktataj kiel samgenraj.[5]

Ĉi tiu sama studo trovis ankaŭ, ke la genro Apalharpactes, enhavanta du speciojn foje inkluditajn en Harpactes, estas fakte malproksime parenca kaj tial valida genro.[5]

Apalodermatenoj (Apalodermatinae) estas Afrika subfamilio konsistanta el unu genro, Apaloderma. La parenca Azia subfamilio estas Harpaktenoj (Harpactinae) kaj enhavas du genrojn, Harpactes kaj Apalharpactes.

Specioj

La genro enhavas la jenajn dek speciojn:[6]

Bildoj kaj distribuoj

Masklo Ino Ordinara nomo Scienca nomo Distribuado
Blankkoluma trogono Harpactes fasciatus Barato kaj Srilanko
Ruĝnuka trogono Harpactes kasumba Malaja Duoninsulo, Sumatro kaj Borneo
Diarda trogono Harpactes diardii Malaja Duoninsulo, Sumatro kaj Borneo
Filipina trogono Harpactes ardens Filipinoj (escepte Okcidentaj Bisajoj, grupo de Palavano kaj Sulua Arkipelago)
Grizbrusta trogono Harpactes whiteheadi montara norda Borneo
Cinampuga trogono Harpactes orrhophaeus Malaja Duoninsulo, Sumatro kaj Borneo
Skarlatpuga trogono Harpactes duvaucelii Malaja Duoninsulo, Sumatro, Insuloj Batu (okcidente de centra Sumatro), Riaŭ-Insuloj (oriente de centra Sumatro), Insulo Bangka kaj Belitungo (oriente de suda Sumatro), Natuna-insuloj (nordokcidente de Borneo) kaj Borneo
Oranĝbrusta trogono Harpactes oreskios sudorienta Azio kaj Grandaj Sundoj
Ruĝkapa trogono Harpactes erythrocephalus Himalajo kaj suda Ĉinio ĝis Sumatro
Rozvosta trogono Harpactes wardi nordorienta Barato ĝis norda Vjetnamio

Referencoj

  1. Swainson, William. (1833) Zoological illustrations, or, Original figures and descriptions of new, rare, or interesting animals, Series 2 3. London: Baldwin, Cradock.
  2. Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. London: R. and J.E. Taylor.
  3. (1945) Check-List of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  4. . Harpactes. The Key to Scientific Names. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 9a de Oktobro 2025 .
  5. 5,0 5,1 (2010) “Phylogeny and biogeography of the Asian trogons (Aves: Trogoniformes) inferred from nuclear and mitochondrial DNA sequences”, Molecular Phylogenetics and Evolution 57 (3), p. 1219–1225. doi:10.1016/j.ympev.2010.09.008. Bibkodo:2010MolPE..57.1219H. 
  6. Mousebirds, Cuckoo Roller, trogons, hoopoes, hornbills. IOC World Bird List Version 15.1. International Ornithologists' Union (February 2025). Alirita 9a de Oktobro 2025 .

Bibliografio

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.