Hans Schenck
| Hans Schenck | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1500 en Schneeberg |
| Morto | 1-an de januaro 1571 (71-jaraĝa) en Berlino |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | skulptisto |

Hans SCHENCK (latinigita familinomo: Pincerna; naskiĝinta ĉ. 1500 en Schneeberg, mortinta ĉ. 1566 en Berlino) estis germana skulptisto kaj medalisto.
Vivo
Schenck trejniĝis dum la konstruado de preĝejo Sankta Anno en Annaberg-Buchholz. Frue li forlasis Saksion kaj ekdeĵoris por la Hohencolernoj. En 1526 sendis lin duko Albreĥto (Prusio) al la kortego pola pro ke tie oni treege bezonis lertan artiston. Post reveno paatrujen li ĉefe vivis en Berlino kaj fariĝis verŝajne la unua princ-elektista ĉefskulptisto. Berline li ja partoprenis la ornamadon de la Urba Kastelo, eble li tie eĉ ĉefmoderistis. En 1543 li iĝis berlina civitano kaj ricevis domon en la strato Heiliggeiststraße. Meze de la 1540-aj jaroj li iris labori ĉe la pomeriaj dukoj Filipo la 1-a kaj Barnim la 9-a. En la 1550-aj jaroj li kun la lernoknaboj laboris por la konstruado de la domo Ratsstube supre de la Tribunala laŭbo en Berlino.
En la Nikolao-kirko tri tomboslaboj atestas lian iel bizaran, ja manierisman stilon. Ankaŭ la epitafo por Joachim Zerer, la en 1543 forpasinta princ-elektista ĉambra sekretario, en la Mario-kirko atribuatas al li. Ĉi tiu, rilate la stilon, epitafo pli modestas ĉiuokaze. El la tempo de inter 1537 kaj 1542 originas la poste enmasonita reliefo Zeĉerrelief el Ĉaskastelo Grunewald: temas pri sceno kun duonfiguroj. Krom liaj skulptistaj sukcesoj furoris ankaŭ liaj medaloj.
Verkoj (elekto)
- 1558: tombo de Frederiko (Brandenburgio) en la Katedralo de Halberstadt (lia ĉefverko)
- interna aranĝo de la berlina Urba kastelo
- tomboj en Berlino kaj Brandenburg
- elementoj en la Ĉaskastelo Grunewald kaj en la (detruita) Kenigsberga Kastelo
- pordego de Salomono en Dresdeno (necerte)
- ŝtonepitafo por Thomas Matthias
- portrettabuloj por duko Berniom la 9-a, duko Barnim la 11-a kaj Anna (Brunsvigo-Lüneburg) el 1545, kalkŝtono (en la Nacia Muzeo en Ŝtetino)
- fondotabulo de Kastelo Ueckermünde kun portreto de duko Filipo la 1-a (Poerio), 1546
Literaturo
- Hans Joachim Seeger: Hans Schenck (genannt Scheußlich), Leipzig 1930 (disertacio)
- Andreas Cante: Der Bildhauer und Medailleur Hans Schenck oder Scheusslich. Ein Künstler der Renaissance in Zeiten der Reformation, Berlin 2004 (disertacio)
- Andreas Cante: "Maler und Bildhauer am Hof der Kurfürsten Joachim I. und Joachim II. im Spiegel der Quellen"- ĉe: Stiftung Preußische Schlösser und Gärten Berlin-Brandenburg (eld.): Cranach und die Kunst der Renaissance unter den Hohenzollern: Kirche, Hof und Stadtkultur, Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2009, ISBN 978-3-422-06910-7, p. 48–53
Eksteraj ligiloj
Notoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

