Haloxylon persicum

Haloxylon persicum, blanka saksaulo, estas malgranda arbusto, apartenanta al familio amarantacoj. Ĝia kreska areo etendiĝas en Okcidenta Azio, inklude Palestino, Jordanio, Egiptio, Sinajo, suda Irako, Saud-Arabio, Irano, Omano, UAE, Afganujo, kaj Baluĉio, al Meza Azio (Turkmenio, ktp.), kaj Ĉinio.

La blanka saksaulo havas korpulentan kurban trunkon kaj helgrizan arboŝelon. Ĝi altas 4,5-5 metrojn, ĝi havas reprogresintajn foliojn kiel sukulentaj branĉetoj. La planto kreskas sur sablodunoj, dezertoj, kie ĝi formas unuspecan aron, kun averaĝa denso de 400-500 arbustoj je hektaro. La blanka saksaulo estas eltenema arbusto, kiu povas kreski en mizernutra grundo kaj povas toleri la sekecon. La arbusto estas ĉiamfolia, floras en majo-junio.

La vasta radiksistemo de la planto helpas stabiligi sablan grundon. La ligno estas malmola, peza kaj estas uzata en ĉarpentado kaj kiel hejtmaterialo.

Turcmenigena varentzovi (saksaula longkorna skarabo) estas damaĝanto de la blanka saksaulo en Kazaĥio, Turkmenio, kaj Uzbekio.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.