Haim Moshe
| Haim Moshe | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 20-an de septembro 1955 (70-jaraĝa) en Ramat HaŜaron |
| Lingvoj | hebrea |
| Ŝtataneco | Israelo |
| Okupo | |
| Okupo | kantisto |
Haim MOŜE (hebree חיים משה, arabe حاييم موشيه; naskita 1955 en Ramat HaŜaron, Israelo) estas israela kantisto kaj muzikisto de jemena origino. Ĝenro: Orient-Mediteranea etna muziko (מזרחית).
Li estas konsiderata unu el la plej bonaj reprezentantoj de ĉi tiu ĝenro: Dum pluraj jardekoj, la albumoj de Haim Moshe konstante troviĝas en la furorlisto de orienta muziko.[1][2]
Muzika kariero
Lia patro volis, ke li fariĝu rabeno kiel lia avo. Sed lin ĉiam allogis la sonoj de orienta kaj mediteranea muziko. Li aliĝis al la bando Zliley Hakerem (צלילי הכרם, Sonoriloj de la Vitejo) kaj kantis ĉefe tradiciajn jemenajn kantojn. Li lanĉis sian solokarieron per sukcesoj kiel "Ahavat Chajaj" (אהבת חיי, Amo de Mia Vivo) kaj "Linda Linda". Kun la albumo "Ten Lazman Lalechet" (תן לזמן ללכת, Lasu la Tempon Pasi), li fariĝis famulo. Moŝe ankaŭ aperis en unu aŭ du filmoj.
Krom siaj propraj kantoj, kiel ekzemple "Kol Nedaray" (כל נדרי, Ĉiuj Miaj Ĵuroj) aŭ "Ahavnu" (אהבנו, Ni Amis), Moŝe estas konata ankaŭ pro siaj hebre-tradukitaj kaŝversioj de arabaj, turkaj, grekaj kaj aliaj furoraĵoj. Ekzemple, la himno "Toda" (תודה, Dankon), kaŝversio de la kanto "Ola kala ola orea" (Ολα καλά όλα ωραία) de la greka kantisto Jorgos Dalaras, estas tre populara inter israelanoj. Moŝe ankaŭ kantas en la araba.[3]
Kultura influo
La muziko de Haim Moshe fariĝis populara ne nur ĉe israelanoj, sed ankaŭ ĉe araboj en ĉirkaŭaj landoj. Li komencis ricevi fanpoŝton de junuloj en Sirio kaj tra la tuta regiono, [4] kaj eĉ oni diris, ke dum la Libana Milito de 1982, kaj la israela kaj siria armeanoj ambaŭ aŭskultis lian "Linda".[5] Li fariĝis pozitiva simbolo de Israelo ene de la araba mondo,[6] kaj de la mizrahi-kulturo ene de Israelo. Li estis "ponto inter Oriento kaj Okcidento en Israelo",[5] antaŭdirante, ke "Post pliaj du jardekoj ĉi tiu muziko estos konata kiel la vera israela muziko - ne orienta aŭ okcidenta, sed la aŭtentika sono." [7]
Diskaro
Aktuale en la mezo de la 2020-aj jaroj, Moŝe publikigis 35 albumojn, ne inkluzivante kolektojn. Kelkaj el la plej konataj estas:
- Ahavat Ĥajaj, 1983 (Amo de mia vivo, אהבת חיי)
- Hakolot ŝel Piraeus, 1990 (Voĉoj de Pireo, הקולות של פיראוס)
- Etmol, 1995 (Hieraŭ, אתמול)
- Hatmonot SheBa'albom, 1998 (Bildoj en la albumo, התמונות שבאלבום)
- Od Shana Chalfa, 2000 (Plia jaro pasis for, עוד שנה חלפה)
- Emtza Hachayim, 2001 (En la mezo de l'viv, אמצע החיים)
Referencoj
- ↑ Peress, Naim, "Expert discusses Middle East music", The Daily Pennsylvanian, 15 February 1995. Kontrolita 26 August 2008. [rompita ligilo]
- ↑ Friedman, Thomas, "Using songs, Israelis touch Arab feelings", The New York Times, 3 May 1987. Kontrolita 26 August 2008.
- ↑ Regev, Motti. (2004) Popular Music and National Culture in Israel. University of California Press. ISBN 0-520-23652-1.
- ↑ Friedman, Thomas, "Using songs, Israelis touch Arab feelings", The New York Times, 3 May 1987. Kontrolita 26 August 2008.
- ↑ 5,0 5,1 Petreanu, Dan, "The Thursday Interview: Haim Moshe. A musician, not a political crusader.", The Jerusalem Post, 2 February 1989.
- ↑ Lynfield, Ben, "Peace, Rattle and Roll", The Jerusalem Post, 31 March 1989.
- ↑ (Summer 1999) “Israeli Mediterranean Music: Straddling Disputed Territories”, The Journal of American Folklore 112 (445), p. 450–463. doi:10.2307/541372.
Vidu ankaŭ
- Mizrahi Muziko
- Muziko en Israelo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

