Habkern
| Habkern | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Interlaken-Oberhasli |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Interlaken |
| Geografia situo | CH1903: 634488 / 178311 (mapo)46.755097.89003Koordinatoj: 46° 45′ N, 7° 53′ O; CH1903: 634488 / 178311 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 623 |
| Areo | 51,1 km² |
| Alteco | 1055 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3804 |
| Komunumkodo | 0579 |
Habkern estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 623 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Habkern situas en Berna Oberlando en la valo de la rivero Lommisbach sude de la monto Harder. La komunumo konsistas el la tri partoj Bolseiten, Mittelbäuert (la komunuma centro), Schwendi kaj Bort kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Habkern limas en nordo al Schangnau, en nordnordoriento al Flühli (LU), en nordoriento al Oberried ĉe Lago de Brienz, en oriento al Niederried ĉe Lago de Brienz, en sudoriento al Ringgenberg, en sudo al Unterseen, en sudokcidento al Beatenberg, kaj en nordokcidento al Eriz.
Trafiko
Habkern situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo apartenas per unu sola veturabla vojo ek de Unterseen. Piedpado kondukas tra Grünenberg-Pasejo al la valo Entlebuch en Kantono Lucerno. Per poŝtaŭtolinio tra Unterseen al Interlaken la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Habkern datiĝas el la jaro 1275 kiel Habcherron. En la jaro 1275 la imperiestro Rudolfo la 1-a koncedis la teritorion de Habkern interŝanĝe al la Baronoj de Eschenbach. Post la murdo de reĝo Albrecht la 1-a Habkern refalis al la imperio kaj mallonge poste fariĝis havaĵo de la Monhaxejo Interlaken. Per la novkonstruo de la preĝejo en la jaro 1666 Habkern fariĝis propra paroĥo. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento multaj homoj pro malriĉeco formigris el Habkern al Usono. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Habkern
- Habkern en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Habkern – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Bolseiten, komunumo Habkern
-
Mittelbäuert, komunumo Habkern
-
Ĉaledo en Habkern
-
Traubach
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






