Göppingen
| Göppingen | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
| Distrikto | Distrikto Göppingen | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 07161, 07165, 07163 | |||||
| Poŝtkodo | 73001–73037 | |||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7320 | |||||
| Aŭtomobila kodo | GP | |||||
| Oficiala Municipokodo | 08117026 | |||||
| Subdivido | Urbocentro (Kernstadt) kaj 7 urbopartoj (Stadtbezirke) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Guido Till | |||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Hauptstraße 1 73033 Göppingen | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 58937 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2024)] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 48° 42′ N, 9° 39′ O (mapo)48.70259.6527777777778Koordinatoj: 48° 42′ N, 9° 39′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 323 m | |||||
| Areo | 59,22 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.goeppingen.de/ | |||||
Göppingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Göppingen kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 58 937 loĝantojn sur areo de 59,21 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 1 002 loĝantoj/km².

Göppingen situas proksimume 40 kilometroj oriente de Stuttgart.
Geografio
Göppingen situas proksime al la ŝvabaj alpoj kaj en la meza valo de la rivero Fils.

Najbaraj komunumoj
La sekvaj urboj kaj komunumoj havas limon kun Göppingen: Ottenbach, Eislingen (Fils), Süßen, Schlat, Eschenbach (Württemberg), Heiningen (distrikto Göppingen), Dürnau, Bad Boll, Zell unter Aichelberg, Hattenhofen, Uhingen, Wangen, Rechberghausen, Birenbach kaj Wäschenbeuren (ĉiuj apartenas al la komunumo Göppingen). Krome limon kun Göppingen havas Schwäbisch Gmünd (distrikto Ostalb).
Urba disdivido
La urbo Göppingen konsistas el la centra urbo kaj sep urbopartoj kiuj iam estis sendependaj komunumoj: Barenbach, Bezgenriet, Faurndau, Hohenstaufen, Holzheim, Jebenhausen kaj Maitis. Monte super la urboparto Hohenstaufen situas la samnoma burgo Hohenstaufen, el kiu fontas la nobela dinastio de Ŝtaŭfoj.
Historio
En la valo de la Fils en la regiono de Göppingen oni setlis plej malfrue en la mezolitiko. Unuafoje oni mencias en kroniko de la 16-a jarcento. Laŭ tiu kroniko en la jaro 1110 Konrad von Württemberg lasis Göppingen al la monaĥejo Blaubeuren.
Plej verŝajne en la 12-a jarcento Göppingen evoluis kaj fariĝis urbo.
Kazerno
En 1930, flughaveno estis konstruita norde de Göppingen. Tio estis transprenita de la Luftwaffe, la nazia aerarmeo, en 1935 kaj oficiale iĝis kazerno. De 1945 ĝis 1949, forlokigitoj kaj rifuĝintoj estis loĝigitaj en la konstruaĵoj. En 1949, ĝi estis renomita Cooke Barracks kaj iĝis kazerno de la usona terarmeo. La konstruaĵoj estis donitaj al la germana registaro en 1992. La barakoj denove estis uzataj por loĝigi rifuĝintojn por iom da tempo, poste iĝis normalaj civitanaj loĝejoj.
Famulo
- Klosterneuburg, urbo de la interpopola kompreniĝo, Aŭstrio


Eksteraj ligiloj
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



