Gyula Major
| Gyula Major | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Mayer Jakab Gyula |
| Naskiĝo | la 13-an de decembro 1858 en |
| Morto | la 30-an de januaro 1925 en |
| Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
| Familio | |
| Infanoj | Ervin Major, Róbert Major (en) |
| Okupo | |
| Okupo | pianisto instruisto de muziko komponisto muzikisto |
Gyula Major [djula major], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Major Jakab Gyula estis hungara komponisto, korusestro, pianisto, muziklerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Mayer ĝis 1885, lia filo estis Ervin Major.
Gyula Major [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1858 en Kassa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 30-an de januaro 1926 en Budapeŝto.
Biografio
Gyula Major devenis el juda familio. Li frekventis la kutimajn lernejojn en sia naskiĝurbo, poste li lernis en muziklernejo en Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Liaj plej gravaj instruistoj estis Robert Volkmann, Ferenc Liszt kaj Ferenc Erkel. Post siaj studoj li instruis en pluraj muziklernejoj, dume li komponadis kaj prezentis siajn komponaĵojn piane en koncertoj (unue en 1885). Li partoprenis en fondo de muziklernejo en 1889, kie li instruis 6 jarojn. En 1894 li organizis virinan korusan asocion, li gvidis la koruson jardekon. En 1896 li fondis sian propran muziklernejon. En 1892 li ricevis konkursan premion. Li havis edzinon, kiu naskis filon en 1901.
Elektitaj koncertoj
- Budapeŝto (1885, 1888, 1890)
Pli gravaj komponaĵoj
- Erzsike (unuakta opero prezentita en Reĝa Operejo (1901)
- Széchy Mária (opero, Kolozsvár, 1906)
- Mira (opero, Pozsony, 1913)
- 5 simfonioj, suito, pluraj konĉertoj, ĉambraj muzikoj
Liaj libroj
- Énekkönyv az elemi népiskolák számára (lernolibro, 1890)
- Zsidó vallásos énekek (1892)
- Öszhangtan (1891, 1898)
- Zongoraiskola (1891, 1899
- Módszeres énekkönyv az alsó zsidó népiskolák számára (1898)
- Ellenpontozástan (1903)
Fontoj
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

