Gyula Kadocsa
| Gyula Kadocsa | |
|---|---|
| |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 20-an de februaro 1880 en Kimle |
| Morto | 11-an de februaro 1962 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Tombejo Farkasrét, 48/2-1-29 |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Ekonomia Akademio (–1902) |
| Memorigilo | |
| Okupo | |
| Okupo | entomologo |
Gyula Kadocsa [djula kadoĉa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kadocsa Gyula estis hungara entomologo, mezlerneja kaj universitata instruisto. Lia origina familia nomo estis Kaufmann ĝis 1905.
Gyula Kadocsa [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1880 en Magyarkimle, li mortis la 11-an de februaro 1962 en Budapeŝto.
Biografio
Gyula Kadocsa frekventis gimnazion en Győr, poste li akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1902. Post siaj studoj li instruis 2 jarojn en agrikultura lernejo en Hódmezővásárhely, poste li estis asistanto en la akademio. En 1909 li eklaboris en Budapeŝto en la entomologia stacio, kies nova nomo estis esplora instituto pri protektado de kreskaĵoj en 1932. Li estis subinstitutestro ekde 1937, ekde 1941 institutestro. Li longe gvidis en la lando protektadon kontraŭ la terpomaj skaraboj. Inter 1919–1941 li instruis ankaŭ en hortikultura mezlernejo, inter 1934-1949 en Reĝa Teknikuniversitato palatino József kiel privata instruisto. En 1947 li atingis la instruan rangon titulara eksterordinara profesoro. En 1945 li pensiuliĝis, sed li ĝismorte helpis laborojn de la instituto. Li ricevis premion en 1954, en la sekva jaro premion Kossuth. En 1957 li doktoriĝis.
Elektitaj kontribuoj
- Konyhakerti növényeink állati ellenségei (1924)
- Mezőgazdasági növényeink fontosabb állati ellenségei (1925)
- Gazdasági állattan. A hasznos és kártevő állatok ismertetése (1929)
Memorigiloj
Fontoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


