Gumpilko


Gumpilko (ankaŭ resalta pilko, potenca pilko aŭ ekstra pilko) estas nomo por ĉiuj pilkoj, kiuj pli frue estis produktitaj el gumo kaj nuntempe ĉefe estas farataj el plasta maso. Ĝi estas populara polibutadiena kaŭĉuka ludilpilko, kiu resaltas proporcie al la kvanto de forto uzita, kiam ĵetita al malmola surfaco. La unua tia pilko estis la proprieta Ekstra Pilko. La Ĉiela Pilko estas ekzemplo de alia resalta pilko. Resaltaj pilkoj ofte povas resalti super tri etaĝojn alte kaj ankaŭ povas esti ĵetitaj kontraŭ muro kaj kaptitaj kiam resaltantaj reen.[1]
En kelkaj landoj, ekzemple Usono kaj Danio, ili estas ofte vendataj de pograndaj vendmaŝinoj por 25 cendoj aŭ pli.
Termino
La esprimo „flumo“ estas vortokunfando kaj devenas de filmo de Walt-Disney kun la germanlingva titolo „Der fliegende Pauker“ (angle The Absent Minded Professor, 1961). En ĝi inventis de Fred MacMurray ludata profesoro „miraklan“ guman miksaĵon, kiu povas fari mirigajn aferojn. Ĉi tiun inventaĵon li nomis „flubber“, kuntiraĵo de la angla „flying rubber“ kiel vorto por la etaj pilkoj kun diametro de 2 ĝis 6 cm. En la germana voĉaktorado estiĝis el ĉi tiu „flying rubber“ nun ĝuste tradukite „fliegender Gummi“ (fluganta gumo), kuntirita al „Flummi“. En pli posta refilmado kontraŭe ĉi tiu vorta kreaĵo jam esti tiel enradikiĝinta en la ĝeneralan lingvouzon, ke por doni altiran filmtitolon, tial la filmtitolo „Flubber“ ĉe la voĉaktorado restis netradukita.
Historio
La resalta pilko estis inventita de Kalifornia apotekisto nomita Norman Stingley. En 1965, Stingley elspezis sian liberan tempon eksperimentanta kun kaŭĉuko. Li kunpremis diversajn pecetojn de sinteza kaŭĉuko kune sub proksimume 241,31650526088 bar[2] (3500 funtoj de premo por kvadrata colo). La rezulto estis kunpremita kaŭĉuka pilko kun ekstrema fortikeco kaj alta resalto.[3]
Patento
- Stingley, Norman H."Highly Resilient Polybutadiene Ball" Arkivigite je 2017-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
Uzo
De infanoj gumpilkoj estas kutime uzataj por ĵetado kontraŭ firmaj obstakloj. Ĉe tio rezultiĝas interesaj konstelacioj el saltoforto kiel sekvo de la elasteco kaj ŝanĝo de la angula movokvanto ĉe ĉiu kontakto. Krome grandaj gumpilkoj (diametro ekde proksimume 7 cm) estas uzataj dum ĵonglado super la grundo.
Krome
Sony saltigis en la jaro 2005 250.000 flumiojn laŭ la stratoj de San Francisco, por varbi per la video por la „Sony Bravia“-televidiloj.[4]
Fontoj
- Frauenfelder, Mark; Sinclair, Carla; Branwyn, Gareth; Kreth, Will (Editors). (1995). "The Happy Mutant Handbook: Mischievous Fun for Higher Primates". New York, Riverhead Books (Penguin Group). ISBN 1-57322-502-9, p. 134-136
Referenco
- ↑ Magical LED Bouncing Ball. Kawai. Alirita 25-a de Decembro 2012 (en angla vikipedio) .[rompita ligilo]
- ↑ Kalkulilo de psi al bar
- ↑ http://bestballgames.wordpress.com/
- ↑ Youtube-Video
Eksteraj ligiloj
- Superballs.com, Omaĝa paĝaro
- Historio de la Superpilko Arkivigite je 2019-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.