Greg Egan
Greg EGAN (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1961 en Perto) estas aŭstralia verkisto Li estas verkisto de sciencfikcio havante bonegajn sciencajn konojn.
Vivo
Li estas diplomita pri matematiko en la Universitato de Okcidenta Aŭstralio; sed rapide deziras fariĝi reĝisoro. Por financi sian unuan filmon, li forlasas siajn studojn por labori kiel lakta liveranto. Sed estos malsukceso: li forlasas la kinarton kaj komencas verki kelkajn romanojn. Lia unua romano An Unusual Angle aperas en 1983.
Samtempe, li trovas postenon de programisto en instituto pri medicina esploro en Sidnejo en kiu li laboras inter 1983 kaj 1987. Tie, li akiras nociojn pri biologio kaj neŭrologio.
Post 1987, li alternas verkadon kaj laboron kiel programisto. En 2002, li portempe forlasas la verkadon por sin dediĉi al la helpo al rifuĝintoj en Australio. Li rekomencas verki en 2008.
Tre diskreta verkisto, li neniam aperas publike dum la sciencfikciaj kunvenoj, ne dediĉas siajn librojn kaj rifuzas lasi aperi sian foton sur la TTT Arkivigite je 2014-01-25 per la retarkivo Wayback Machine.
Li estas vegetarano.
Verko
Li komencis verki rakontojn de hororo (kiujn li mem rigardas kiel pekojn pro juneco); kaj tre rapide sin turnas al sciencfikcio. Liaj romanoj kaj noveloj temas pri la influo de plej kompleksaj sciencaj teorioj: kvantuma mekaniko, artefarita intelekto, informadika kopio de homa menso, virtualaj mondoj, granda unuigo, evoluismo; aŭ progreso de la biologio, kiuj permesus modifii la homan cerbon, aŭ grefti cerbon de homo al alia.
Li fajne analizas nociojn kiel la liberan volon, la personecon, la emociojn la sentojn kaj eĉ la amon en la kadro de la neŭrologio kaj informadiko.
Romanoj
- An Unusual Angle (1983)
- Quarantine (1992)
- Permutation City (1994)
- Distress (1995)
- Diaspora (1997)
- Teranesia (1999)
- Schild's Ladder (2002)
- Incandescence (2008)
- Zendegi (2010)
- Orthogonal (2011 ?)
Noveloj
- The Infinite Assassin
- The Hundred Light-Year Diary
- Eugene
- The Caress
- Blood Sisters
- Axiomatic
- The Safe-Deposit Box
- Seeing
- A Kidnapping
- Learning to Be Me
- The Moat
- The Walk
- The Cutie
- Into Darkness
- Appropriate Love
- The Moral Virologist
- Closer
- Unstable Orbits in the Space of Lies
- Chaff
- Beyond the Whistle Test
- Transition Dreams
- Our Lady of Chernobyl
- Mitochondrial Eve
- Luminous
- Mister Volition
- Cocoon
- Silver Fire
- Reasons to Be Cheerful
- The Planck Dive
- Riding the Crocodile
- Dark Integers
- Glory
- Oceanic
- Lost Continent
- Crystal Nights
- Steve Fever
- TAP
- Induction
- Singleton
- Oracle
- Border Guards
- Hot Rock
- Only Connect
- Yeyuka
- Worthless
- Mind Vampires
- Neighbourhood Watch
- Orphanogenesis
- Wang's Carpets
- Reification Highway
- Dust
- Before
- Fidelity
- The Demon's Passage
- In Numbers
- The Vat
- The Extra
- Scatter My Ashes
- Tangled Up
- The Way She Smiles, The Things She Says
- Artifact
Eksteraj ligiloj
- france Kelkaj vortoj de Greg Egan por "Le Cafard Cosmique"
- angle Intervjuvoj de Greg Egan, en lia persona paĝo Arkivigite je 2014-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Lia persona paĝo Arkivigite je 2008-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

