Gorsachius

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gorsachius
Gorsachius melanolophus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Subfamilio: Ardeenoj
Genro: Gorsachius
( Bonaparte, 1855)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Gorsachius estas genro de malnovmondaj noktardeoj tipe troviĝantaj ĉe akvo en arbaraj regionoj. Tiuj estas mezgrandaj ardeoj kiuj estas migrantaj en plej malvarmaj partoj de siaj teritorioj, sed aliloke loĝantaj birdoj. Ili estas malplej konataj, plej strikte noktulaj, plej malgrandaj kaj ĝenerale plej raraj noktardeoj.

Tri el kvar specioj troviĝas en Orienta, Suda kaj Sudorienta Azio, dum la lasta specio, nome la Blankadorsa noktardeo, troviĝas en subsahara Afriko. La Japana kaj la Tigra noktardeoj similas unu al la alia, havas relative mallongajn bekojn kaj estas ĝenerale brunaj kun malhela strio el la gorĝo al la supra ventro. La pli grandaj Blankorela noktardeo kaj Blankadorsa noktardeo estas pli malhelaj, kun distingaj blankaj markoj vizaĝe kaj en kolo ĉe la unua, kaj kun tute nigra kapo en la dua.

Ties kutimaro, ĉefe ĉe la Blankorela noktardeo, estas relative malmulte konata kompare kun tiu de aliaj noktardeoj, sed ili nestumas solaj aŭ en malgrandaj grupoj, kaj oni registris ovarojn de 2-5 ovoj. Dum ili estas ĝenerale noktuloj kaj krepuskuloj, ili estis registritaj manĝante dumtage dum nuba vetero. Ili estas kaŝemaj, kaj oni scias, ke ili manĝas krabojn, krustulojn, fiŝojn, insektojn, ranojn kaj aliajn malgrandajn animalojn.

Taksonomio

Tiuj noktardeoj estis iam lokitaj en la genron Nycticorax, sed nune ĉiuj ĉefaj fakuloj agnoskas ilin kiel separataj. Aldone al la specioj listitaj sube, la Ruĝecbruna aŭ Bonina noktardeo estis lokita en la genron Gorsachius, sed nune ĉiuj ĉefaj fakuloj lokigas ĝin en Nycticorax. La kvar noktardeoj de tiu ĉi genro estas monotipaj.

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.