Giraldillo
Giraldillo [ĥiralDIljo] (Giraldeto) estas la popola nomo kiun ricevas la skulptaĵo de virino kiu pintas en la Giraldo de Sevilo, Hispanio. Ĝi ricevis la nomojn de Fe, triunfo de la iglesia (Fido, triumfo de la eklezio), Coloso de la fe victoriosa (Koloso de la venkinta fido) kaj Alegoría de la fortaleza de la Fe (Alegorio de la Fidoforto). Ĝi estis farita en 1568 de la metalurgo Bartolomé Morel.[1]
La virina figuro portas grandan ŝildon aŭ labaron, kiu funkciigas la skulptaĵon kiel ventomontrilo, en la dekstra mano kaj palmofolion en la maldekstra mano. La ŝildo estas ligita al lanĉo kiu pinte havas kristanan krucon. La damo vestas kaskon ĉirkaŭitan de krono kun dek du lilifloroj.[2]
La statuo estas el bronzo kaj 3,47 m alta kaj nur la korpo de la statuo pezas 1,2 tunojn.[3] Ĝi funkcias kiel ventomontrilo, supozeble reprezentas la Fidon, kaj estas la pinto de la arkitekturaj reformoj de la renesanco faritaj al la islama minareto. Precize la kapablo ĝiri laŭ la direkto de la vento nomis la figuron Giralda origine, vorto kiu poste referencis la tutan turon.[4]
Oni indikis multajn similecojn kun aliaj renesancaj skulptaĵoj tra tuta Eŭropo.[1]

Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 MARÍA JESÚS SANZ, Universidad de Sevilla. España. «El Giraldillo, La Mujer Guerrera, y su relación con la pequeña escultura». Konsultita la 4an de aprilo 2014.
- ↑ Teodoro Falcón Márquez (1999) [1989]. La Giralda: rosa de los vientos. Sevilla: Diputación de Sevilla. p. 53. ISBN 84-7798-153-1.
- ↑ Aurora Flores. ABC. Publikigita en Artesacro.com (2005). «El giraldillo original volvió ayer a su torre entre un repicar de campanas». Konsultita la 5an de aprilo 2014.
- ↑ Teodoro Falcón kaj Alfonso Jiménez (Junio-Julio 1981). «El Giraldillo». El Giraldillo. Monte de Piedad y Caja de Ahorros de Sevilla. pp. 43-46. «D. L. SE-212-1981 ».
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Giraldillo hispane.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.