Germanus el Autun
| Sankta | |||||
| Germanus el Autun | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| franca episkopo kaj sanktulo | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Germanus | ||||
| Naskiĝo | 496 en Autun | ||||
| Morto | 28-an de majo 576 en Parizo | ||||
| Tombo | Abatejo Saint-Germain-des-Prés | ||||
| Religio | kristanismo vd | ||||
| Lingvoj | latina vd | ||||
| Ŝtataneco | Franka imperio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika sacerdoto verkisto episkopo | ||||
| Laborkampo | katolika eklezio | ||||
| |||||
| Abato de Sankta Simforiano | |||||
| Dum | 540– | ||||
| Episkopo de Parizo | |||||
| Dum | 550– | ||||
| Sanktulo | |||||
| Honorata en | Katolika Eklezio | ||||
| Festotago | 28-a de majo | ||||
| Patroneco | enkarcerigitoj, muziko; kontraŭ fajro kaj febro | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Germanus el Autun, ankaŭ Germanus el Parizo (france Saint Germain; naskiĝis en 496 apud Autun, mortis la 28-an de majo 576 en Parizo) estis franca teologo kaj inter 550 kaj 576 episkopo de Parizo. Li estas sanktulo de la Katolika Eklezio.
Vivo
Kiel adoleskanto li vivis en Autun kiel ermito antaŭ ordinacio sacerdota en 530. Dekon da jaroj poste li iĝis abato de Sankta Simforiano en Autun, alian dekon pli malfrue, en 550, pariza episkopo (la dudeka) kaj ĉefkapelano de la franka reĝo Ĉildeberto la 1-a. Ege ŝatataj estis liaj predikado kaj engaĝiĝo pri la animzorgado de kaptitoj.
En niaj tagoj lia nomo estas konata antaŭ ĉio pro preĝeja kaj monaĥeja fondoj antaŭ la urbomuroj de Parizo (Abatejo Saint-Germain-des-Prés). La Vincento-kirko transprenu la relikvojn de sankta Vincento de Zaragozo kaj pri la klostro ekresponsis la benediktanoj. Germanus mem entombigitis sur tiu ĉi loko kiu poste ricevis lian nomon. En la medio evoluis la samnoma urbokvartalo de Parizo, Faubourg Saint-Germain kiun dividas la Bulvardo Saint-Germain; ĝia renomo kreskis ankaŭ pro ĵazo kaj ekzistadismo. Lia festotago (kaj katolika kaj ortodoksa) estas la 28-a de majo.
Germanus estas la patrono de enkarcerigitoj kaj de muziko. Lia helpo petatas kontraŭ fajro kaj febro.
Literaturo
- Ekkart Sauser: Germanus el Autun. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 17, Bautz, Herzberg 2000, ISBN 3-88309-080-8, kolumnoj 456–457.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Germanus el Autun en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

