Geraniacoj
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| geranio Geranium L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||

La geraniacoj[2] (latine Geraniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo geranialoj (Geraniales). Ĝi enhavas 7 genrojn kaj ĉirkaŭ 840 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas geranio[2].
Ili estas herbaj plantoj aŭ arbetoj, kiuj produktas vegetaĵajn esencojn en kontinentaj ĝis tropikaj zonoj. Geranio kaj pelargonio estas tre uzataj en hortikulturo.
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (5 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Geraniales Juss. ex Bercht. & J.Presl - geranialoj
- Geraniaceae Juss. - geraniacoj
- California Aldasoro, C. Navarro, P. Vargas, L. Sáez & Aedo - kalifornjo
- Erodium L'Hér. ex Aiton - erodio[5]
- Geranium L. - geranio[2]
- Hypseocharis J. Rémy - hipseokarito
- Monsonia L. - monsonio
- Pelargonium L'Hér. ex Aiton - pelargonio[6]
- Sarcocaulon Sweet - sarkokaŭlo
- Geraniaceae Juss. - geraniacoj
- Geraniales Juss. ex Bercht. & J.Presl - geranialoj
Bildaro
Pelargonidino
Pelargonidino estas natura pigmento apartenanta al la familio de la antocianidino, kaj kiel ĉiuj antocianinoj, ĝi estas kontraŭoksidanto, kiu produktas karakterizan oranĝokoloron. Pelargonidino troviĝas en geranioj kiel ruĝa pigmento kaj ĝi ankaŭ respondecas pri la ruĝokoloreco de la filodendro, apartenanta al la familio de la arumacoj aŭ araceoj. La floroj oranĝ-koloraj de la Lysimachia monelli posedas plej altan koncentriĝon de la pelargonidina pigmento. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa konstituanto de la Phaseolus vulgaris.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


