Gerald Knaus

Gerald Knaus
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1970 (1970-06-17) (55-jaraĝa)
en Bramberg am Wildkogel
Lingvoj germanaanglabosnaitalarusafrancaturka vd
Loĝloko Berlino vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo socia sciencisto
universitata instruisto
verkisto de nefikcio
ekonomikisto
filozofo
politikologo
sociologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo migrado, fuĝo kaj homaj rajtoj Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerald KNAUS (naskiĝinta en 1970[1][2] en Bramberg[3]) estas aŭstra socialsciencisto kaj migrada esploristo. Li kunfondis kaj estras la pensfabrikon Eŭropa Stabiliga Iniciato (ESI).

Vivo

Post studoj de filozofio, politikaj sciencoj kaj ekonomiko en Oksfordo, Bruselo kaj Bolonjo li kunfondis en 1999 European Stability Initiative, pensfabrikon liberalan je Sarajevo; ĝi konatiĝis pro solvoproponoj pri migradaj demandoj.[4] Knaus instruis ekonomikon ĉe Ĉernivca Universitato kaj laboris dum kvin jaroj por diversaj neregistaraj organizaĵoj kaj aliaj internaciaj organizoj en Bosnujo. Knaus estis ankaŭ direktoro de Lessons Learned and Analysis Unit (LLA) de la eŭropunia sekcio de UNMIK en Kosovo (2001–2004). Li estas ankaŭ fondomembro de European Council on Foreign Relations kaj dum kvin jaroj vokita membro ĉe Carr Center for Human Rights Policy de Harvard Kennedy School of Governance (je Kembriĝo (Masaĉuseco): tie li en 2010/11 instruadis pri sukcesaj ŝtatkonstruo kaj intervenado-politiko.

Knaus estis inter septembro 2018 kaj junio 2019 vizitanta membro en la viena Instituto pri homa scienco (IWM)[5] kaj en 2016/17 en Istanbulo li plenumis la postenon de mercator-IPC senior fellow.[6] Knaus kun aliaj iniciatis pakton inter la Eŭropa Unio kaj Turkujo pri traktado de rifuĝintoj.[7] Vivas li en Berlino.[8]

Skribaĵoj

Honoroj (elekto)

  • 2020: Bruno-Kreisky-Preis für das politische Buch (rekona premio por Welche Grenzen brauchen wir? Zwischen Empathie und Angst – Flucht, Migration und die Zukunft von Asyl[10]
  • 2021: Karl-Carstens-Preis[11]

Literaturo

  • Silke Burgsteiner: "Bewahrer der Menschenwürde. Porträt über Gerald Knaus", ĉe: Platzhirsch, 13.11.2020 (surrete (PDF), ĉe la paĝaro de European Stability Initiative

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. "Gesine Schwan und Gerald Knaus über eine neue Flüchtlingspolitik" - ĉe: Der Spiegel, 28.6.2018
  2. Gerald Knaus: Bulgarien, München 1997, ISBN 3-406-39866-9, p, 2
  3. "Zur Person: Gerald Knaus" - ĉe: welt.de, 16.3.2017
  4. Knaus ĉe SWR
  5. informoj pri Knaus ĉe IWM
  6. Gerald Knaus: "Möglichkeiten der Stärkung der politischen und gesellschaftlichen Beziehungen zwischen der Türkei und Deutschland" - ĉe: stiftung-mercator.de, 2023
  7. "Das Abkommen dürfte halten" - ĉe: Der Standard, 11.10.2019
  8. aŭtoroj ĉe la Piper-eldonejo
  9. Michael Martens (FAZ): recenzo
  10. "Bruno-Kreisky-Preis für das Politische Buch 2020 an Publizist Roger de Weck" - ĉe: gazetara servo de SPÖ
  11. Michael Martens ĉe: FAZ, 13.11.2023 p. 88, "Will Einfluss"

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.