George Mallory
| George Mallory | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 18-an de junio 1886 en Mobberley |
| Morto | 9-an de junio 1924 (37-jaraĝa) en Ĉomolungmo |
| Mortokialo | falo |
| Tombo | Ĉomolungmo |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
| Alma mater | Kolegio Winchester Kolegio Magdaleno |
| Familio | |
| Patro | Herbert Leigh Leigh-Mallory (en) |
| Patrino | Annie Beridge Jebb (en) |
| Frat(in)o | Trafford Leigh-Mallory (mul) |
| Edz(in)o | [Christiana] Ruth Turner (en) |
| Infanoj | [Frances] Clare Mallory (en) |
| Okupo | |
| Okupo | esploristo montgrimpanto |
George Herbert Leigh MALLORY (naskiĝis la 18-an de junio 1886 en Mobberley, Cheshire, Anglio; malaperis la 8-an de junio 1924 ĉe provo, suprengrimpi la monton Everest) estis brita montogrimpisto.
Biografio

Mallory studis literaturon en la Kembriĝa Universitato kaj iĝis instruisto.
Li ŝatis ekde sia junaĝo grimpi montojn kaj ofte grimpis en la Alpoj. Pro liaj atingoj en la Alpoj, oni invitis lin en 1921 grimpi la Evereston. La esploran mision organizis la Royal Geographical Society kaj la fama Alpine Club. Ili esploris suprenkondukan vojon sur la tibeta norda flanko.
Li partoprenis duan ekspedicion en 1922, kiam oni celis atingi la pinton de la Everesto. Tiam okazis tragedio ĉe alto de 8300 m, kiam mortis sep portistoj. Oni tiam haltigis la ekspedicion.
Mallory en 1924 denove provis la grimpadon de la Everesto kadre de la Vintraj Olimpikoj de 1924, kiuj okazis en Chamonix (Francujo), kiam oni enkondukis unuafoje premion por montogrimpado (Prix olympique d'alpinisme).
La montogrimpa teamo konsistis el George Mallory, Andrew Irvine kaj la brita geologo Noel Odell. Ili malaperis la 8-an de junio 1924 ĉe alto de ĉirkaŭ 8500 m en la nebulo kaj poste neniam vidis ilin vivanto. Oni eĉ hodiaŭ disputas, ĉu ili atingis la pinton kaj mortis nur en la reen-vojo aŭ ĉu ili neniam atingis ĝin.
Postaj eventoj
La usona montogrimpisto Conrad Anker trovis la 1-an de majo 1999 la kadavron de Mallory ĉe alto de 8200 m. Mallory havis neĝokulvitrojn en sia poŝo, sed foto pruvas, ke li kunportis du parojn. Oni ne trovis ĉe li la foton de lia edzino, kiun li volis lasi sur la pinto de la monto. Oni eĉ ne trovis lian fotilon. Oni konstatis - laŭ esploroj - en 2006, ke liaj vestoj taŭgis por la grimpado.
Oni trovis, ke rompiĝis lia kruro kaj li havis fortan kapovundon, tamen ne rezulte de altega falo.
Fama eldiro de Mallory
Famiĝis la respondo de George Mallory al la demando, kial li volas grimpi la Evereston: „Ĉar ĝi estas tie.“ („Because it is there.“)
Familio
George Mallory kaj lia edzino Ruth havis tri gefilojn. Lia nepo George Mallory la 2-a atingis samvoje la pinton de la Everesto la 15-an de majo 1995.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

