George Joseph Smith
| George Joseph Smith | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de januaro 1872 en Londono |
| Morto | 13-an de aŭgusto 1915 (43-jaraĝa) en Maidstone |
| Mortokialo | pendumo |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando |
| Okupo | |
| Okupo | krimulo seria murdisto |
George Joseph SMITH (11-an de januaro 1872 en Londono - 13-an de aŭgusto 1915 en Maidstone) estis brita murdisto, bigamiisto, kiu murdis tri virinojn.
George Joseph Smith naskiĝis kiel filo de asekura agento en Bethnal Green (Londono). Li jam junaĝe trompis, ŝtelis. Li estis arestita en 1896 por 12 monatoj, ĉar li iniciatis virinon, por ke ŝi priŝtelu la dunginton. Per la mono, li malfermis bakejon en Leicester.
Li geedziĝis en 1898 kun Caroline Beatrice Thornhill (sub falŝa nomo Oliver George Love) en Leicester. Tio estis la sola leĝa geedziĝo (en 1899 geedziĝis li kun alia virino en bigamio). La paro translokiĝis en Londonon, kie la edzino laboris kiel servistino kaj ŝtelis por la edzo. Ŝi estis kaptita en Worthing kaj juĝita je 12 monatoj. Ĉe la liberiĝo, ŝi akuzis sian edzon, kiu estis enprizonigita en januaro de 1891 por du jaroj. Ĉe lia liberiĝo, Mrs. Love fuĝis al Kanado.
Smith tiam reiris al sia alia edzino, prenis ties ŝparaĵojn kaj forlasis ŝin. Ne estas konate, kiom da virinoj li trompis en la sekvaj jaroj.
Konate estas, ke Smith en junio de 1908 geedziĝis kun Florence Wilson, vidvino el Worthing. Li forlasis ŝin la 3-an de julio kaj la 30-an de julio jam geedziĝis kun Edith Peglar, kiu anoncis sin kiel domzorgistino. Li ĉiam prenis monon de la virinoj.
Li geedziĝis en oktobro de 1909 sub nomo George Rose Smith Sarah Freeman. Li forlasis ŝin - prenante ŝian monon - kaj geedziĝis kun Bessie Munday, poste kun Alice Burnham. Inter Alice Burnham kaj Margaret Lofty geedziĝis li en septembro de 1914 kun Alice Reid sub kaŝnomo Charles Oliver James. Li geedziĝis inter 1908 kaj 1914 bigamie kaj li ĉiam forlasis la virinojn per parto de ties posedaĵo.
La brita polico ricevis leteron en januaro de 1915, en kiu oni atentigis pri du similaj mortoj en bankuvo. La inspektadon gvidis inspektoro Arthur Neil, poste enplektiĝis la patologo Bernard Spilsbury, kiun petis la inspektoro konstati, kiel mortis la virinoj. Post la gazetaj bulvaraj sciigoj, oni trovis trian viktimon. Spilsbury eltrovis, kiel Smith mortigis la virinojn. Li abrupte tiris la piedojn, kaj la supra korpoparto venis abrupte en akvon.
George Joseph Smith estis akuzita la 23-an de marto pro murdo de Bessie Williams, Alice Smith kaj Margaret Lloyd. La 22-an de junio komenciĝis proceso antaŭ Old Bailey.
Lin pendigis la 13-an de aŭgusto John Ellis en prizono de Maidstone.
Literaturo
- Colin Evans: The Father of Forensics: The Groundbreaking Cases of Sir Bernard Spilsbury, and the Beginnings of Modern CSI, Berkley Publishing Group, 2006, ISBN 0425210073 angle
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

