Geodinamiko
Geodinamiko estas subfako de geofiziko, kiu studas la dinamikon regantan la tektonojn de Tero kaj aliaj planedoj.[1][2]
Priskribo
Geodinamiko temas pri la procezoj, kiuj movas materion tra Tero kaj aliaj planedoj. En la interno de Tero, movo okazas kiam rokoj likviĝas aŭ deformiĝas kaj fluas responde de premoj. La deformo povas esti rompa aŭ elasta aŭ plasta, depende de la grando de la premo kaj la fizikaj kvalitoj de la materio. Petro povas esti nehomogena strukture kaj enhave; tial, ne malofte videblas diversaj specoj de deformo en spaca aŭ tempa proksimeco.
Metodoj
Geodinamiko estas vasta studfako, kiu uzas observajn datenojn el diversaj studfakoj por skizi la dinamikon de Tero.
- Proksime al la surfaco, geodinamikistoj uzas geodezian kaj mineralologian datenon, kune kun observoj de direkta borado de la grundo.
- Pli profunde en Tero, geodinamikistoj uzas diversajn teknikojn por fora mezurado de la interno de Tero, ekzemple per seismologiaj teknikoj.
- Geodinamikistoj ankaŭ faras eksperimentojn, por rekrei la kondiĉojn de la interno de Tero, aŭ de fruaj epokoj de Tera evoluo, en laboratorioj.
- Geodinamikistoj konstruas nombrajn matematikajn modelojn, kiuj klarigas la observitajn fenomenojn kaj akordas kun la leĝoj de fiziko, speciale fluida dinamiko kaj termodinamiko.
Etimologio
La termino geodinamiko devenas de la helenaj radikoj γῆ gê “tero” kaj δῠ́νᾰμῐς dúnamis “potenco, forto”.
Referencoj
- ↑ Turcotte, Donald; Gerald Schubert. (2014) Geodynamics, 3‑a eldono (angle), Cambridge University Press. doi:10.1017/CBO9780511843877.
- ↑ Stüwe, Kurt. (2000) Einführung in die Geodynamik der Lithosphäre: quantitative Behandlung geowissenschaftlicher Probleme (germane). Springer. ISBN 3-540-67516-7.
Eksteraj ligiloj
- Geodynamics (angle). Cooperative Institute for Dynamic Earth Research.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.