Genera Plantarum

Genera Plantarum
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Karolo Lineo
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr

Genera Plantarum estas publikaĵo de la sveda naturalisto Karolo Lineo (1701–1778). La unua eldono aperis en Leiden, 1737. La kvina eldono utilis kiel komplementa volumeno al Species Plantarum (1753). La artikolo 13 de la Internacia Kodo de Botanika Nomenklaturo asertas, ke "Oni interkonsentis asociigi genrajn nomojn kiuj unue aperis en la verko de Lineo Species Plantarum eld. 1 (1753) kaj eld. 2 (1762–63) kun la unua sekva priskribo donita laŭ tiuj nomoj ĉe la verko de Lineo Genera Plantarum eld. 5 (1754) kaj eld. 6 (1764)." Tio difinas la startpunkton por nomenklaturo de plej grupoj de plantoj.[1]

La unua eldono de Genera Plantarum enhavas mallongan priskribojn de 935 plantogenroj kiuj estis konataj de Lineo tiam. Ĝi estis dediĉita al Herman Boerhaave, kuracisto de Leiden kiu prezentis Lineon al George Clifford kaj al nederlanda medicin-botanika establado de tago. Genera Plantarum uzis “seksan sistemon” de klasigo, en kiuj plantoj estas grupigitaj laŭ la nombro de stamenoj kaj pistiloj en la floro. Genera Plantarum estis reviziita kelkajn fojojn fare de Lineo, kaj la kvina eldono estis publikigita en Aŭgusto 1754 (eld. 3 kaj 4 ne estis eldonitaj de Lineo) kaj ligita al la unua eldono de Species Plantarum.[1] Dum la 16 jaroj kiuj pasis inter la publikigo de la 1a kaj 5a eldonoj la nombro de genroj listigitaj pliiĝis el 935 al 1105.

Lineo establis la sistemon de dunoma nomenklaturo pere de la disvastiga akceptado de lia listo de plantoj en la eldono de 1753 de Species Plantarum, kiu estas nune konsiderata ekpunkto por ĉia botanika nomenklaturo. Genera Plantarum estis integra parto de tiu unua mejloŝtono al universala standardigita biologia nomenklaturo.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Stafleu, p. 102.

Bibliografio

  • Stafleu, Frans A. 1971. Linnaeus and the Linnaeans: the Spreading of their Ideas in Systematic Botany, 1735–1789. Utrecht: International Association for Plant Taxonomy. ISBN 90-6046-064-2.
  • Stearn, William T. 1960. “Notes on Linnaeus’s ‘Genera Plantarum’”. In Carl Linnaeus, Genera plantarum fifth edition 1754. Facsimile reprint Weinheim. Historiae Naturalis Classica 3.
  • Stearn, William T. 1971. In Blunt, William. The Compleat Naturalist: a Life of Linnaeus. New York: Frances Lincoln. ISBN 0-7112-1841-2.
  • Stearn, William T. 1986. Linnaeus and his students. In "The Oxford Companion to Gardens". Jellicoe, Geoffrey et al. (eds). Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-866123-1.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.