Gary Johnson
| Gary Johnson | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Gary Johnson | |||||
| Naskonomo | Gary Earl Johnson | ||||
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1953 (73-jaraĝa) en Minot, Norda Dakoto, Usono | ||||
| Religio | luteranismo vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Taos vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato de Nov-Meksiko Sandia High School (en) | ||||
| Partio | Libertariana Partio (2011–) Respublikana Partio (–2011) | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Earl W. Johnson (en) | ||||
| Edz(in)o | Dee Johnson (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto negocisto guberniestro | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gary Earl JOHNSON (naskiĝis la 1-an de januaro 1953 en Minot, Norda Dakoto, Usono) estas usona politikisto kaj komercisto.
Li servis kiel la 29-a guberniestro de Nov-Meksiko de 1995 ĝis 2003, kiel membro de la Respublikana Partio. En 2011 (de aprilo ĝis decembro) li estis kandidato por la Respublikana nomumo por la usona prezidenta balotado de 2012, sed post malsukceso enlasiĝi en la kandidatajn debatojn, en decembro li ĉesis kandidati respublikane kaj anoncis sin kiel kandidato por la nomumo de la Libertariana Partio. Tiun nomumon li sukcese gajnis[1], kaj en la novembra balotado li kaj la vicprezidenta kandidato James P. Gray ricevis entute 0,99% el la voĉoj donitaj, do ĉ. 1,27 milionojn. Tio estis la plej sukcesa rezulto por usona minora partio en 2012, kaj la plej sukcesa rezulto por la Libertariana Partio en la tuta historio. En 2014 li fariĝis la firmaestro de Cannabis Sativa Inc., firmao bazita en Nevado, kiu celas vendi kuracajn kanabaĵojn. La 4-an de januaro 2016, Johnson rezignis pri sia posteno ĉe Cannabis Sativa Inc., kaj la 6-an de januaro li anoncis sin kandidato por la Libertariana nomumo por prezidento de Usono en la balotado de 2016.[2]
Fontoj
Plejparte bazita sur la artikoloj en la anglalingva Vikipedio Gary Johnson kaj Gary Johnson presidential campaign, 2016
Referencoj
- ↑ Pratt, Timothy (5 majo 2012). "Libertarians nominate ex-Governor Gary Johnson for president". Reuters. angle
- ↑ https://ballotpedia.org/Gary_Johnson_presidential_campaign,_2016 "Gary Johnson presidential campaign, 2016" ĉe Ballotpedia.org angle
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

