Garaballa
| Garaballa | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
| Provinco | Kvenko | ||
| Poŝtkodo | 16312 | ||
| Retpaĝaro | [] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Aurelia Palomares Abril (PP) | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 72 (2016) | ||
| Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 39° 49′ N, 1° 22′ U (mapo)39.8125-1.3747222222222Koordinatoj: 39° 49′ N, 1° 22′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 954 m [+] | ||
| Areo | 71,88 km² (7 188 ha) | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||

Garaballa [garaBAja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La lokano nomiĝas "garaballero". La censita loĝantaro en 2016 estis de 72 loĝantoj kaj la denseco estas de 1 loĝ/km².
Situo
Garaballa estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la plej orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 954 m super marnivelo.
La areo de ties teritorio estas de 71,88 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°48′45″N 1°22′29″Ok.
Ĝi limas kun la municipoj Narboneta, Talayuelas, Mira, Aliaguilla, Henarejos kaj Landete.
Historio
Estas kastelo de araba deveno de la 9-a jarcento. La noo de la vilaĝo devenas el la araba lingvo.
La loĝantaro atingis pinton en la 1920-aj jaroj. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20-a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Garaballa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Garaballa kie oni duoniĝis al la nunaj 72 dum nur la lastaj 25 jaroj.
Post la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis lastatempe de la dekstra partio PP.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, krom ĉasado. Servoj kaj loĝejoj (rura turismo).
Monumentoj


- Monaĥejo de Tejeda (Texeda) 16-a jarcento, aparteninta al la ordeno de la Triunuanoj.
- Kavo de la Virgulino.
- Araba kastelo de la 9-a jarcento.
- Preĝejo de Sankta Sebastiano.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




