Games by Apollo
| Games by Apollo | ||
|---|---|---|
| videolud-evoluiga firmao | ||
| Dum | 1981 - 1983 | |
| Sidejo | Richardson | |
| Lando | Usono | |
| Dungitoj | 30 (stato: 1982) | |
| Agokampo | videoludo | |
Games by Apollo Inc. (ankaŭ konata kiel Apollo) estis usona firmao kaj ekstera programisto de videoludoj por Atari 2600, bazita en Richardson, Teksaso. Ĝi estis fondita en oktobro 1981 de Pat Roper kiel filio de lia kompanio National Career Consultants (NCC).[1] La unua titolo de Apollo estis Skeet Shoot, kaj nek ĝi nek la dek postaj ludoj populariĝis. La kompanio estis unu el la unuaj, kiuj deklaris bankroton kiel rezulto de la videoluda krizo de 1983.
Games by Apollo estis, post Activision, inter la unuaj eksteraj programistoj por Atari 2600.[2] Spacechase fariĝis la plej bone vendata titolo de la kompanio.[3] Unu el la merkataj ideoj de la kompanio estis personigita aŭ « monograma » versio de la ludo. Kvankam malpli ol dek estis venditaj, kelkaj estis donitaj al gazetaro, inkluzive de la revuo Electronic Games kaj ties kunfondinto Arnie Katz.[3] La programo PM Magazine sendis Leeza Gibbons al la oficejoj de Apollo por filmi segmenton pri la kompanio kaj Spacechase. Dum la segmento, Ed Salvo kreis personigitan Spacechase por ŝi, kio implicis ŝanĝi eksplodgrafikon tiel, ke kiam ŝia ŝipo estis detruita, ŝiaj inicialoj aperis. Aliaj programistoj intervjuitaj estis Dan Oliver (Space Cavern), Steve Stringfellow (Lochjaw) kaj Ernie Runyon (Lost Luggage).[3]
Space Cavern estis la unua horizontalruluma videoludo por Atari 2600. Ĝi estis kreita post kiam Roper flugigis Salvo al la vintra Consumer Electronics Show (CES) en Lasvegaso por vidi la novan ludon de Imagic, Demon Attack. Roper estis tre impresita kaj volis havi similan ludon. Li donis al programisto Dan Oliver la ludomanieron kaj specifojn por Space Cavern sen malkaŝi kie li ricevis la ideon, kaj Space Cavern fariĝis la tria ludo de Apollo.[3]
Referencoj
- ↑ . ADVERTISING; Video Game Client To Benton & Bowles. The New York Times (July 23, 1982). Alirita November 16, 2007 .
- ↑ Goodman, Danny (Spring 1983). "Home Video Games: Video Games Update". Creative Computing Video & Arcade Games. p. 32.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 Stilphen, Scott, DP Interviews....Ed Salvo, http://www.digitpress.com/library/interviews/interview_ed_salvo.html, retrieved November 16, 2007
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

