Fürst

Tiu ĉi artikolo temas pri nobela titolo. Ĉar Esperanto ne havas tradukon por ĝi, estas ĉi tien alidirektita ĉeĥa esprimo kníže.
Deputacia krono de Fürsten uzita en heraldiko.
Solena enveturo de barata fürst en la urbon (bildo de lordo Edwin Weeks)

Fürst (ĉeĥe: kníže) (Germanlingva prononco: [ˈfʏʁst], ina formo Fürstin, plurale Fürsten; el malnovaltgermana lingvo furisto, "la unua", traduko de la Latina princeps) estas Germana vorto por reganto kaj estas ankaŭ princlanda titolo, tio estas princo. Fürsten estis, ekde la Mezepoko, membroj de la plej alta nobelaro kiu regis super ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio kaj poste de ties iamaj teritorioj, sub la reganta Kaiser (imperiestro) aŭ König (reĝo).[1]

La princo de la Sankta Romia Imperio estis la reganta suverena reganto de Imperia stato kiu tenis Imperian senperecon ene de la limoj de la Sankta Romia Imperio.[2] La teritorio regata estas referencata en Germana lingvo kiel Fürstentum (princlando),[3] la familia dinastio referencata kiel Fürstenhaus (princlanda domo), kaj la (ne-regantaj) posteuloj de Fürst estas titolitaj kaj referencataj en Germana kiel Prinz (princo) aŭ Prinzessin (princino).[4]

Ĝermanaj (angla, germana, nederlanda) kaj slavaj lingvoj (belorusa, kroata, pola, rusa, serba, ukraina ktp.) uzas diferencajn terminojn por princo kaj Fürst. Dume latinidaj lingvoj (franca, hispana, itala, portugala, rumana) uzas nur unusolan terminon por ambaŭ konceptoj.

Ekde la eŭropa mezepoko, la germana nomumo kaj titolo Fürst referencas al:

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 "Difino de la germana titolo Fürst". Duden (germane). [1] Alirita la 7an de Majo 2018.
  2. Duden
  3. "Difino de Fürstentum". Duden (germane). [2] Duden, alirita la 7-an de majo 2018.
  4. "Difino de la Germana titolo Prinz". Duden (germane). [3] Alirita la 7an de Majo 2018.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.