Furans
| Furans | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 30 km |
| Akvokolekta areo | 160 km² |
| Averaĝa trafluo | 3,85 m³/s |
| Fluo | |
| - Alteco super marnivelo | 370 m |
| Enfluejo | Rodano en Brens |
| - Alteco | 221 m |
| Geografio | |
| Alfluantoj | Arène Rojo d'Armaille |
| Kategorio:Riveroj en Francio | |
Furans estas franca rivero en la departemento Ain, dekstra alfluanto de Rodano en la komunumo Brens.
Ĝia nomo estas ankaŭ tiu de la vilaĝo apud kiu ĝi alfluas Rodanon.
Ĝi fontas el la komunumo La Burbanche, apud la lagoj "Lacs des Hôpitaux", kaj fluas sud-orienten tra komunumo Rossillon kaj Cheignieu-la-Balme, laŭ la valo "Cluze des Hôpitaux". Ĝi ricevas la akvon de pluraj rojoj Bief de Sonne, Rojo de la Chana, Rojo Couloir (prononcu [kulŭar], koridoro).
En Pugieu ĝi ricevas maldekstran alfluanton : rivero Arène. En Chazey-Bons, ĝi turnas suden kaj fariĝas okcidenta limo de komunumo Belley kun la komunumoj Andert-et-Condon kaj Arbignieu. Ĝi denove fluas orienten ĝis Brens, kaj rivero Rodano.
Ĝia ĉefa alfluanto estas rivero Arène kiu fontas el komunumo Thézillieu al alteco de 820 m., torentas al Virieu-le-Grand kaj Pugieu.
La debito de Furans, mezurata apud Arbigneu, estas abunda kun grandaj varioj: 4,63 ĝis 6,54 m³/s en februaro (vintre, en Eŭropo) kaj minimumo de 1,02 m³/s en aŭgusto. Ŝvebaj akvoj povas esti fortaj: oni mezuris debiton de 48,5 m3/s en oktobro 1998.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

