Fuendetodos

Fuendetodos
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 50142
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Joaquin Gimeno Salueña
Demografio
Loĝantaro 130  (2025) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 0° 58′ U (mapo)41.3413479-0.95945789999999Koordinatoj: 41° 20′ N, 0° 58′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 62,199203 km² ( 621 9.9 203 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuendetodos (Provinco Zaragozo)
Fuendetodos (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Fuendetodos
Fuendetodos (Hispanio)
Fuendetodos (Hispanio)
DEC
Situo de Fuendetodos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuendetodos [+]
vdr

Fuendetodos estas vilaĝo de Hispanio en la nordokcidento de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas konata ĉefe ĉar en unu el ties domoj naskiĝis la tutmonde fame konata pentristo Francisco de Goya y Lucientes en la jaro 1746.

Geografio

Panoramo.

Fuendetodos estas municipa teritorio en la nordokcidento de la komarko Belĉita Kampo inter tiuj de La Puebla de Albortón oriente kaj Azuara sude. La loĝloko estas je 44 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 750 msm. Ĝi estas tute inter Villanueva de Huerva apude oriente kaj Belchite sudoriente laŭ la regiona ŝoseo A-220. Survoje norde estas domaro Torrecilla de Valmadrid (signife tureto).

Historio

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko. La loknomo rilatas al la Fuente Vieja (malnova fonto, fuente de todos, ĉiesfonto) kaj fakte dekomence la loko nomiĝis Fuentedetodos. Ekde la 14-a jarcento la loko apartenis al la familio Fernández de Heredia, konataj kiel Grafoj de Fuentes.

Ruinoj en la Vertico de Sierra Gorda.

Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en apuda Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Fuendetodos kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 142 laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al apuda grandurbo Zaragozo.

Aktualo

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj kaproj) kaj sekva nutrindustrio krom ventogeneratoroj. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Iam ludis gravan rolon la neĝujoj kiuj vendis glacion al la ĉefurbo. Nunaj vidindaĵoj estas la dom-muzeo pri Goya, du statuoj omaĝe al Goya, artgalerio ARTEfuendetodos kaj surstrata artgalerio Goya Street Art Museum, neĝujoj, la preĝejo rekonstruita postmilite, restaĵoj de la kastelo, lavejo El Val, naturaj lokoj (pinaroj kaj aliaj arbaroj), interpretejo Fuendeverde kaj Vertico de Sierra Gorda, nome fortikaĵoj de la Hispana Enlanda Milito.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.