Fryčovice

Fryčovice
germane Fritzendorf
municipo
Fryčovice, en fono Montetaro de Staříč
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Fryčovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Frýdek-Místek
Historia regiono Moravio
Parto de Laĥio
Montaro Subbeskida montetaro
Rivero Ondřejnice
Situo Fryčovice
 - alteco 262 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 00″ N 18° 13′ 24″ O / 49.66667 °N, 18.22333 °O / 49.66667; 18.22333 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Sovinec
 - alteco 354 m s. m.
Katastro 16,46 km² (1 646 ha) Fryčovice
Loĝantaro 2 425 (2025)
Denseco 147,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 45
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598135
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Fryčovice
Retpaĝo: www.frycovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Fryčovice (germane Fritzendorf) estas municipo en Ĉeĥio situanta en okcidenta parto de distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 2 425 loĝantoj (2025). Ĝi situas en regiono nomata Laĥio.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Frýdek-Místek, Hukvaldy, Trnávka, Kateřinice, Staříč kaj Brušperk.

Historio

La unua konservita skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1267, sed la municipo estis fondita fare de olomouca episkopo Bruno el Schauenburg jam ĉirkaŭ la jaro 1255 sur arbaroriĉa parcelo. Lokumisto de la municipo estis verŝajne viro de nomo Fritz (Fridrich) kaj tial la tiama domaro ricevis nomon Fritzendorf.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 621
18801 659
18901 646
19001 797
19101 894
19211 772
JaroLoĝantoj
19301 831
19501 819
19612 002
19701 963
19802 094
19912 149
JaroLoĝantoj
20012 122
20142 367
20162 398
20172 410
20182 433
20192 446
JaroLoĝantoj
20202 449
20212 292
20222 369
20232 397
20242 395
20252 425

Partoj de municipo

Situo

La plej alta punkto de la municipo estas monteto Sovinec alta 354 m s. m.

La municipo situas sur ambaŭ bordoj de rivero Ondřejnice, kiu fontas en montetaro Ondřejník kaj enfluiĝas en Odron. Tra la municipo trafluas kvanto de rojoj - inter la plej signifaj apartenas Krnalovický potok, kiu fontas en Palkovické hůrky kaj sur ties fluo estas lokigitaj kvar bredfiŝlagoj, kaj rojo nomata Košice, kiu alfluas ĝis Fryčovice el akva rezervujo Kašice ĉe Minejo Staříč III en orienta limo kun Chlebovice.

La municipo najbaras sude kun municipo Hukvaldy (parto Rychaltice), oriente kun Chlebovice kaj Staříč, norde kun urbo Brušperk kaj okcidente kun municipoj Trnávka kaj Kateřinice. Parto de municipo Krnalovice situas sur nordokcidentaj deklivoj de Palkovické hůrky.

Tra la municipo kondukas ĉefa aŭtostrada tirŝoseo el Olomouc kaj Nový Jičín ĝis Frýdek-Místek kaj plu tra Český Těšín en Pollandon.

Memorindaĵoj

  • Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria

Turismo

Tra la municipo kondukas markita biciklovojo n-ro 6006, kiu estas unu el rondoj por turismaj bicikloj, kondukanta tra cismontaro de Beskidoj kaj ĉirkaŭ valbaraĵo Olešná.

Ŝatata piediranta turisma loko estas monteto Sovinec, kiu nuntempe servas kiel ĉasrezervejo kun bredado de grego de Virginiaj cervoj. La ĉasrezervejo estas alirebla por piedirantoj. Ofta celo de piedirantaj vojoj de lokaj loĝantoj estas ankaŭ Palkovické hůrky kun naturrezervejo kaj burgo Hukvaldy.

Pluaj fotoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.