Frontignan

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Frontignan (stacidomo).
Frontignan ·
·
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Okcitanio
Eksa regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Hérault
Arondismento Montpeliero
Kantono Frontignan / Frontinhan
INSEE kodo 34108 [+]
Poŝtkodo 34110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 136  (2023) [+]
Loĝdenso 761 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 27′ N, 3° 45′ O (mapo)43.4472222222223.7555555555556Koordinatoj: 43° 27′ N, 3° 45′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 31,72 km² (3 172 ha) [+]
Frontignan · · (Hérault)
Frontignan ·
· (Hérault)
DEC
Situo de Frontignan ·
·
Frontignan · · (Francio)
Frontignan ·
· (Francio)
DEC
Situo de Frontignan ·
·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frontignan [+]
vdr
eniro al la Muzeo, la eksa Chapelle des Pénitents

Frontignan (jen france, okcitane Frontinhan) estas urbo kaj komunumo en suda Francio. Ĝi situas en la departemento Hérault, en la nuna administra regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]) kaj en la historia regiono Langvedoko-Rusiljono (okcitane Lengadòc-Rosselhon). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 24 136 loĝantoj sur areo de 31,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 761 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Montpeliero kaj al la kantono Frontignan / Frontinhan. Ekde la 1-a de januaro 2003 ĝi apartenis al la komunumaro Bassin de Thau, ekde la 1-a de januaro 2017 apartenas al iom pli vasta komunumaro Sète Agglopôle Méditerranée.

La teritorio havas komunan limon kun Sète, Vic-la-Gardiole, Balaruc-les-Bains, Balaruc-le-Vieux, Gigean kaj Villeneuve-lès-Maguelone.

La nomo de la urbo devenas de la romia konsulo Sextus Julius Frontinus, france nomata "Frontin", kiu posedis bienon ĉi tie.

Tutmonde konata estas speciala vino muscat (muskatelo). La legendo rakontas, ke Herkulo donis la specialan formon al la botelo, kiam li volis elpremi la lastan guton. La loĝantoj france nomiĝas frontignanais, sed en la loka folkloro ili estas nomitaj frontipèche, kio rilatas al la pasinteco de multaj loĝantoj. Kromnomo estas les ventres bleus (la bluventruloj).

En la centro de Frontignan estas movebla ponto por la strata trafiko. Ĝi leviĝas nur dum certaj horoj kaj blokas la trafikon sur la Canal du Rhône à Sète, ĉefe turismaj boatoj. La tempo de la deviga atento estas kutime uzata por aĉeti la faman vinon en la proksima vendejo de la kooperativo.

la Canal du Rhône à Sète kaj la movebla ponto

Vidindaĵoj

  • katolika preĝejo Église de la Conversion de Saint-Paul (12-a jarcento)
  • Muzeo en la Chapelle des Pénitents Blancs (kun muzeo)
La konstruaĵo estas el la 17-a jarcento. Estas prezentaĵoj pri la laboro en la vinberejo kaj la produktado de vino, pri submara arkeologio, pri la regiono kaj pentraĵoj de lokaj artistoj.
600 lokoj por boatoj ĝis 18 m, akvo kaj elektra kurento. Vendejoj kaj restoracioj estas proksimaj.
  • Plaĝoj

Muscat de Frontignan

Muscat de Frontignan estas dolĉa vino el la familio de Vin Doux Naturel. Ĝi estas produktita en la komunumoj de Frontignan kaj Vic-la-Gardiole.

Vino el Frontignan estis eksportita en la tempo de Karolo la Granda. Ekde la 13-a jarcento ĝi ĝuis altan reputacion en la reĝa kortumo de Francio. Karlo la 11-a de Francio[1] laŭdire donis al la vinberkulturistoj la senlimigitan rajton por transporti la vinon sur stratoj kaj akvovojoj. Ĉi tiun privilegion konfirmis la reĝoj Henriko la 2-a (Francio) kaj Henriko la 3-a (Francio).

vitejoj apud Frontignan

Ĉiu tio sukceso instigis ankaŭ aliajn regionojn al la produktado de [muskatelo|muskatela] vino kaj ili provis utiligi la prestiĝan nomon. La parlamento de Toulouse tial certigis la 18-an de julio 1665 la markon "Frontignan" kaj aliflanke malpermesis al la vinberkultivistoj enmiksi fremdan vinon por vendi. La vino havas de la 31-a de majo 1936 sian propran Nomo de Origino (AOC, Appellation d'Origine Contrôlée), kiu ekskluzive permesas vinberojn de la speco Muscat blanc à petits grains. Ekde la enkonduko la areo de la vinberejoj doubliĝis. En la jaro 2002 sur 790 ha estis produduktitaj 21.568 hektolitroj da vino.

La vinberejoj troviĝas sur la inklinoj de la montmasivo de la Gardiole. La sudaj terenoj estas gardataj de montetoj kontraŭ la akraj nordaj ventoj de la regiono. La grundo apartenas al la Malm (Kimmeridgium kaj Oxfordium) kaj konsistas el feroplena argilo, kiu aperas ruĝe. En la argilo estas kalkŝtono. En la suda parto de la regiono oni devas elekti vinberplantojn, kiuj toleras kalkon. 275 produktantoj estas membro de la Coopérative de Frontignan, la loka kooperativo kaj 24 vinberkulturistoj produktas sian propran vinon.

La ordono postulas ke la mosto devas enteni minimume 252 g/l da sukero. La alkohola fermentado estas interrompita per aldono de 95-procenta pura alkoholo. Devas resti 125 g/l da zukero en la vino. La rikolto estu 26 hl/ha, kiu estas tre malalta kaj superigata regule dum la lastaj jaroj.

Kristana preĝejo de S-ta Paŭlo

Ĝemelaj urboj

la moderna, nova urbodomo
kaj la malnova, historia urbodomo, vespere lumigita

Blazono

La urba blazono - videbla en la informkesto supre dekstre - montras, sur ruĝa fono, blankan turon kun kreneloj kaj tri malgrandaj turetoj supre.

Historio

Literaturo

  • Pierre Galet: Cépages et Vignobles de France. Eldonejo Lavoisier, Parizo 2004, ISBN 2-7430-0585-8.
  • Benoît France: Grand Atlas des Vignobles de France. Éditions SOLAR, Parizo 2002, ISBN

Referencoj

  1. Tiu informo ne povas esti ĝusta. La tabelo {{francaj reĝoj}} klare montras ke antaŭ Henriko la 2-a (Francio) estis maksimume Karlo la 8-a, aŭ se la numero ĝustas, Ludoviko la 11-a
  2. John Locke: "Observations Upon the Growth and Culture of Vines and Olives", en : The Works of John Locke in Nine Volumes, Rivington, Londono, 1824, 12-a eldono, vol. 9
  3. James M. Gabler, Passions: The Wines and Travels of Thomas Jefferson, Bacchus Press Ltd., 1995, ISBN 0961352531

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.