Fritz Appunn

Fritz Appunn
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1890 (1890-12-05)
Morto 13-an de februaro 1945 (1945-02-13) (54-jaraĝa)
vdr

Johann Friedrich APPUNN (naskiĝinta la 5-an de decembro 1890 en Gotha, mortinta en la 13-an de februaro 1945 en Dresdeno[1]) estis germana violonisto kaj kapelestro kaj juna amiko de Emma Pollmer, la unua edzo de la furorliteraturisto Karl May.

En 1909, Emma Pollmer translokiĝis ene de Vajmaro kaj trovis loĝejon en domo ĉe Wildenbruchstraße 2. En la sama domo loĝis ankaŭ la juna violonisto Friedrich ("Fritz") Appunn kun siaj gepatroj (Theodor Johann Georg Appunn kaj Fanny Laura Friederike, fraŭline Brückner) kaj lia fratino, Johanna. La pli aĝa Emma komencis rilaton kun Fritz, kiun la gepatroj de Appunn ne toleris.

Precipe la fratino de Appunn interesiĝis pri tiu ĉi fakto. Ŝi aranĝis esploradon fare de detektivo kaj serĉis kontakton kun Emma, ekzemple partoprenante spiritismajn seancojn. Laŭ ŝiaj diroj, Emma havis fortan influon sur Fritz.

Karl May kaj ties dua edzino Klara eksciis pri tio, pro ke la fratino de Fritz daŭre informis ilin. En 1911, Fritz publikigis gazetanoncon, en kiu li ofertis violon- kaj pianolecionojn ankaŭ en la nova loĝejo de Emma. La 14-an de novembro 1911, li estis pridemandita de juĝisto Max Lemmerzahl ĉe la Grandduka distrikta kortumo je Vajmaro rilate al proceso de Rudolf Lebius kontraŭ May kaj Emil Horn; Karl May mem ĉeestis tribunale. En marto 1912, Fritz kaj Emma translokiĝis al Berlino kaj vivis kune en loĝejo spektanta al malantaŭa korto je Paulsbornerstraße 92. Dum tiu ĉi periodo ili ankaŭ renkontis Emma Johanna Lange (1889–1950)[2]. Lange, la posta edzino de Appunn, eble provis mediacii inter Klara May kaj Emma Pollmer en majo.

En decembro 1914, Fritz akceptis la malsanan Emman en sian hejmon kun sia fianĉino kaj pretis prizorgi ŝin. En aŭgusto 1916, Emma devis transloĝiĝi al kliniko. La anonco pri la morto de Emma en la ĵurnalo "Dresdner Neuesten Nachrichten" en la 20.12.1917 estis komisiita de Fritz. Du tagojn antaŭe, li nuptis en Dresdeno sian fianĉinon.

Literaturo

  • Karl May: An die 4. Strafkammer des Königl. Landgerichts III in Berlin[3]

Notoj

  1. genealogia trovanto
  2. genealogia fakpaĝaro
  3. teksto
  4. enhavo ĉe Karl-May-Wiki
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.