FreeCAD

FreeCAD

Libera 3D-programaro
Programisto Jürgen Riegel, Werner Mayer, Yorik van Havre
Lasta stabila versio 1.1.1
Operaciumo Linukso, Vindozo
Programlingvo C++, Python
Lingvo(j) multilingva
Programtipo CAD-programo
Permesilo GPL (libera programaro) LGPLv2+
Retejo Oficiala retejo
vdr

FreeCAD estas 3D-CAD-programaro, kiu estas disponebla kiel libera programaro kaj en fontkodo kaj kiel rulebla dosiero. Per ĝi eblas desegni konstruaĵojn kaj en maŝintekniko kaj  en arkitekturo.

Areoj de apliko

FreeCAD estas taŭga por la kreado de koheraj kaj regeblaj 3D objektoj. Eĉ se ĝi ne estas intenciita kiel programo por desegnado en 2D, ĝi ebligas ankaŭ tion. Kvankam la aŭtoroj konsideras ĝin esti ankoraŭ en la Beta stadio, FreeCAD estas jam vaste aplikata.[1]

Amplekso de funkciado

Ĝeneralaĵoj

FreeCAD provizas ilojn, kiuj similas al tiuj de komerca programaro kiel CATIA, SolidWorks aŭ Solid Edge. Sekve FreeCAD povas esti asociata al la kategorioj PLM, CAx kaj CAE. La procezo de konstruado konsistas el la kreado de tri-dimensiaj objektoj. Por tio FreeCAD uzas la teknologion "Open CASCADE". Ekzistas pluraj funkcioj por konstrui kaj modifi spacajn objektojn. La objektoj estas priskribitaj per kun uzanto-difinitaj parametroj, kiuj estas konstante konservitaj kaj povas esti ŝanĝitaj.

Per la entenita interpretilo sur la bazo de la programlingvo Python la  komandoj povas esti aŭtomatigitaj kaj resumitaj.

La plimulto de la funkcioj de la programaro estas realigitaj per kromprogramoj, kiuj estas aldonitaj aŭtomate aŭ laŭ necese. Ekzistas moduloj por krei objektojn el 2D-geometrio, por la simulado de robot-movadoj, kaj aliaj. Foto-realismaj bildoj estas kreataj per eksportado al ekstera prezentilo.

2D-desegnaĵoj estas kreataj per la projekcio de vidoj de la 3D-modelo.

Krom la kutimaj enigiloj povas esti uzata ankaŭ 3D-muso.

Subtenataj dosiero-formatoj

Dosieroj povas esti eksportataj kaj iimportataj en la FreeCAD dosiera formato (.FCSTD) kaj en aliaj  la formatoj  kiel DXF, SVG, PAŜO, IGES kaj IFC.

La DWG -formato ne estas subtenata de  FreeCAD.

Bildaro

Fontoj

  1. Forum FreeCAD. Abgerufen am 3. Dezember 2013

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.