Fred de Geus
| Fred de Geus | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1952 |
| Lingvoj | nederlanda • Esperanto • angla |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
| Okupo | |
| Okupo | komputosciencisto matematikisto esperantisto |

Arian Fred de GEUS (naskiĝis en 1952,[1][2] vivas en Amsterdamo)[3] estas "duoble denaska esperantisto, ĉar ambaŭ gepatroj parolis al li nur esperante. "Malgraŭ tio" li enmovadiĝis, laŭ propra aserto, pro la junulara klubo en Groningen, kie li renkontas sian estontan edzinon.[1] Li estis 26-jara aktivulo de Nederlanda Esperanto-Junularo, kiam li kunordigis la internacian tradukrondon por esperantigi la komikson Asterikso la Gaŭlo - kio ŝajnis esti simpla tasko - fine "nur" estis bildrakonto, desegnoj kun tekstoj en balono - montriĝis esti defio: internacia grupo de junuloj komparis la francan originalon kun diverslandaj tradukoj. En la grupo estis pluraj francoj kiuj povis klarigi kiom kultur-riĉaj la originalaj tekstoj de la verkisto Rene Goscinny estas. La grupo longe cerbumis, diskutis kaj sukcesis krei memstaran rakonton kun kiom eble plej multe da Esperantaj ŝercoj kaj kulturo ene de la kadro de la originalo. Ekde 1980 li helpas aŭtomatigi la Centran oficejon de UEA. En la jaro 1983-1986 li unuafoje apartenis al la komitato de UEA [4] En 1985 li kvarobligis la komputilan kapaciton de la Grafika Centro Antverpena, respondeca interalie por kompostado de la magazino Monato - tiutempe li estis juna programisto de la malsanulejo en Groningeno.[5] En la periodo 1995-1998 li apartenis al la estraro de UEA kiel respondeculo pri financoj. Krome li multajn jarojn estis membro de la financa komisiono de UEA. La programo de la Germana Esperanto-Kongreso 2022 ankoraŭ informas ke li studis matematikon kaj informatikon, kaj doktoriĝis en medicina fako.[2] Dum la tuta plua profesia vivo li daŭre kiel datum-mastrumisto en la operacia centro de malsanulejo en Groningen. Krom esti edzo de esperantistino, li estas patro de filino Liesbeth (1987).[1]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 revuo Esperanto, novembro 1995 (1075), paĝo 181
- ↑ 2,0 2,1 programo de la Germana Esperanto-Kongreso 2022 kun biografiaj informoj kaj foto de li (esperante)
- ↑ en la retejo LinkedIn (angle)
- ↑ artikolo en Ruslanda Esperantisto, 1995, №8 kaj rete en "La Balta Ondo"
- ↑ Monato, junio 1985, paĝo 15
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

